Dankfesto
23.11.2006 de Skatĉjo
Hodiaŭ estas Dankfesto ĉi tie en Usono. Ĉar mia familio ne estas ankoraŭ ĉi tie en Oregono (sed ili estos baldaŭ - vidu sube), amikino de mia laborejo invitis min por Dankfestmanĝo al la domo de ŝi kaj ŝia edzo. Ankaŭ kelkaj aliaj estos tie. Mi ne kuiras - almenaŭ, ne tre bona - tial ĝi estas mia tasko alporti trinkojn. Ŝi sugestis vinon, sed mi ne trinkas vinon, kaj mi scias ke nek ili nek la aliaj gastoj ankaŭ trinkas vinon. Tial, mi aĉetis ok boteloj de multekosta zingibra soda. Tia sodaĵo ne estas akve kiel “Kanado Seka”, sed estas tre forta kaj saporplena. Mi ŝatas tian sodaĵon tre multe, sed ĝi estas tro multekosta por mi normale aĉeti.
Mi iros al ŝia domo je tri horoj. Antaŭ tiam, mi ĵus malstreĉiĝos. Poste, mi eble dormos!
La festsemajnfino estas kvar tagoj, tial mi ankaŭ ne laboros morgaŭ. Jes!