Leganta kaj Ludanta
Mia ferio baldaŭ finiĝos. Mi kredas ke mi bezonas unu plian semajnon, sed ne - mi devos reveni al mia laborejo je mardo.
Hodiaŭ, mi legis mian libron, kiu estas biografio de la fizikisto, Richard Feynman. Antaŭlonge, mi legis kelkajn librojn pri Feynman, sed ili estis anekdotaj. Ĉi tiu libro estas normala biografio, kaj estas pli detalplena, ol la aliaj libroj, pri historioj kiel la Manhattan Project, ktp.
Kiam mi ne legis, tiam mi ludis muzikon. Kiel antaŭe, kiam mi diras “ludi”, mi signifas ke mi ludas mian propran muzikon (muziko, kiun mi mem verkis), kun miaj propraj manoj sur mia sintezatoro. Mi ludis muzikon dum du aŭ tri horoj.
Mi devintus purigi mian domon, sed ne, mi ne tiun faris. Mi malŝategas dompurigi, kaj estas tre facile nefari ĝin. Tial, mia domo neniam estas tutpura. Ĝi estas neniam tutmalpura, tamen, ĉar kvankam mi malŝategas purigi ĝin, mi ankaŭ malŝategas loĝi en malpura domo. Eble morgaŭ. Ho!
Mi vidis M:I:III (Mission Impossible III), kun Tom Cruise. Kvankam li ŝajnas freneza, li ankoraŭ estas bona aktoro. Tamen, la kinfilmo estis nur okej. Multaĵoj eksplodis, sed tion estas ĉion mi anticipis. Iuj situacioj estis stultaj, sed tute, la rakonto estis sufiĉe amuza.