Ĉu Ĝangalo Revenos?
08.01.2007 de Skatĉjo
Malfrua lastjaro, la esperantlingva novaĵportalo Ĝangalo ĉesis ĝian funkciadon, kaj nelonga post la anoncado ke Ĝangalo estis vendota, malaperis. Antaŭ kelkaj semajnoj, Ĝangalo reaperis, sed nur kun malnovaj enhavoj.
Hodiaŭ mi vizitis la Ĝangalon retlokon (ĵus vidi se ion ajn ŝanĝiĝis), kaj tie estis nova diferenco: la malnova artikolo estas nun nur bildo, kaj skribita sur ĝi estas la vortoj “Baldaŭ pliaj informoj”. Do, ŝajnas ke io okazis. Kio? Mi ne scias, sed mi kredas ke se Ĝangalo nevendiĝis, ĝi denove malaperus sen anonco.
Mi ne kredas ke iu ajn aĉetus ĝin, sed ĝi eblus. Mi kontrolos de tempo al tempo por vidi se Ĝangalo revenos aŭ malaperos denove. Mi esperas ke ĝi revenos, ĉar Ĝangalo plaĉas al mi, kaj helpis min lerni esperanton kiam mi ekis. Mi ne ŝatas la evidentan deziron de Flavio Rebelo (la administristo de Ĝangalo) por pli kaj pli mono, sed la retloko estis ankoraŭ tre bona kaj amuza.
Ŝajnas ke la rakonto de Ĝangalo neestas jam finita…