Kelkaj Neĝeroj
10.01.2007 de Skatĉjo
Kiam mi matene komence iris al mia laborejo, la neĝo ekfalegis. Tamen, kiam mi veturis malsupren la monton de mia domo, anstataŭe ekpluvis. Kvankam estis malvarme hodiaŭ, ne neĝis denove ĝis mi revenis hejmen, kaj eĉ tiam estis nur neĝeto. Aktuale, eĉ nun, tie estas nur iometa neĝo sur mia gazono, kaj la vojoj estas malplenaj.
Ĉi-nokte estos tre malvarmega, sed nur neĝetoj estas prognozitaj. Morgaŭ estos ankaŭ tre malvarmega, sed ni povos vidi la sunon (eĉ se ĝi ne provizos multan varmon). Se ni devas ricevi neĝon, ĉi tiom estas okej.
Ĉe mia laborejo, niaj uzuloj unufoje ekprovis nian komputilan programon, kaj ĉio procedis glate. Ili trovis kelkajn erarojn, sed ne tiom kiom mi timiĝis. Sed… la provo neestas finita - ĝi estas ĵus ekanta, kaj okazos dum la venontaj kvin semajnoj. La programo estas tre granda, kaj tre kompleksa, kaj tie estas multaj lokoj kie aferoj povus esti malĝusta. Mi esperas ke ili trovos ĉiujn erarojn (kaj ni riparos ĝin) antaŭ ni donos la programon al ili por reala laboro. Mi kredas ke tie neestos multaj malbonegaj problemoj.