Pakado

Nu, ĉi tiu estos la lasta semajno ke mi loĝos en mia aktuala domo. Je vendredo aŭ sabato, mi transloĝiĝos al mia nova domo en Tigardo (mi ne jam decidis precize kiam).

Ĉi tiu semajno estos tre okupata. Mi devos paki ĉiujn el miaj posedaĵoj. Feliĉe, la plejparto el miaj posedaĵoj estas ankoraŭ pakita de mia lasta transloĝiĝo. Sed, iom el miaj ĉambroj bezonas pli laboron. Miaj kuirejo kaj oficejo bezonos la plejan pakadon - miaj du aliaj dormĉambroj (unu el miaj tri dormĉambroj estas oficejo) kaj la loĝoĉambro enhavas meblojn, sed ne multajn aĵetojn. Tiuj ĉambroj facile pakiĝos. Mia oficejo, tamen, enhavas multajn librojn, kiujn mi devas paki malrapide. Ankaŭ, la kuirejo enhavas multajn aĵetojn, kiel pladojn kaj sekajn manĝaĵojn.

Mi feliĉas ke hodiaŭ pluvas. Hieraŭ, miaj alergioj estis tre malbonaj. Mi ternis dum la tuta tago, kaj mizeris. Hodiaŭ estas plibona, pro la pluvo, kiu purigas la aeron de poleno. La veterraporto, tamen, timigas min, ĉar ĝi diras ke sekva semajnfino ankaŭ pluvos. Mi ŝatas la pluvon, pro miaj alergioj, sed mi devos transloĝiĝi tiam! Mi ne volas transloĝiĝi en la pluvo. Nu… la veterprognozistoj ofte malpravas - en Oregono, la veteron malfacilas prognozi.

Publikigis en: on 24.06.2007 at 9:31 atm

La URI por "TrackBack" de tiu ĉi enskribo estas: http://usono.wordpress.com/2007/06/24/pakado/trackback/

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS.

Leave a Comment