Ipernity

Mi legis multe da artikoloj kaj taglibreroj interrete pri la nova retservo Ipernity. Ili ĵus aldonis esperantlingvan fasadon, kaj multe da esperantistoj jam aliĝis kaj skribis pri ĝi. Do, mi mem finfine iris tie kaj vidis la servon, kaj ĝi ankaŭ plaĉas al mi, tial mi ankaŭ aliĝis.

La servo estas iomete kiel “MySpace” aŭ “Flickr”, kaj, kiel tiuj servoj, estas plejparte retloko por meti kaj distribui dosierojn. Muzikoj, bildoj, ktp.

Mi ne scias kion mi faros kun ĝi, ĉar mi jam havas multe da lokojn meti dosierojn surrete. Mi ne vere estas fotisto (nur iomete), tial mi probable ne metos bildojn tie. Sed, mi estas amatora muzikisto, kaj mi havas multe da muzikdosieroj, tial mi metis ilin tie. Mi jam havas tiujn pecojn aliloke, sed ne doloras meti ilin ĉe Ipernity ankaŭ.

Unu el la ĉefaj kialoj ke mi aliĝis al Ipernity estas subteni la aldonadon de la esperantlingva fasado. Kvankam mi ne vere bezonas la servon, mi volas helpi montri ke esperanto estas bona kaj utila lingvo. Se iu servo aldonus esperantlingvan fasadon, kaj neniu ŝajnas voli ĝin… kion dirus tio al la mondo pri esperanto?

Publikigis en: on 24.10.2007 at 9:33 ptm

La URI por "TrackBack" de tiu ĉi enskribo estas: http://usono.wordpress.com/2007/10/24/ipernity/trackback/

La komentoj de tiu ĉi afiŝo kiel RSS.

Leave a Comment