07.04.2008...9:17 ptm

La Sekva Sekva Aferego

Jump to Comments

Multaj da homoj ekscitiĝas pri la retservo “Twitter”. Mi aliĝis al “Twitter” antaŭ kelkaj semajnoj, kaj ludis kun ĝi mallongatempe. Mi ne komprenas la eksciton. Mia sperto estis tiel, kiel…

“Mi lacas. >oscedo<”

“U, mi ĵus trinkis grandan tason de biero. Gustis tre bone!”

“Mi bezonas iri al la vendejo. Mi revenos post unu horo. Bonu!”

Se mi konis tiujn homojn, ilia babilado ne interesus min. Kaj mi ne konis ilin! Kvankam mi ludis kunserve dum kelkaj tagoj, mi ankoraŭ ne vidis la punkton.

Lastatempe, mi partoprenis en retpoŝtlista konversacio, en kiu kelkaj homoj miris se eble “Twitter” estas La Sekva Aferego? Mia respondo estis, se “Twitter” estas La Sekva Aferego, mi feliĉe atendos La Sekvan Sekvan Aferegon, ĉar eble tio estos almenaŭ iomete pli interesa.

1 komento


Leave a Reply