Entries from Januaro 2009

30.01.2009

Laboro Kaj Ekzerco

Hodiaŭ, mi kompanio anoncis ke nia feriotempo mallevos de 24 tagoj al 15 tagoj ĉiujare, komencante lundon.  Ni ankaŭ ne anticipu ke ni ricevos pagopliigon tiujare.  Kaj, la anonco ankaŭ diris ke la kompanio pasinte provizis tro multe da manĝaĵo al ni, kaj tiu ankaŭ mallevendos.
Sed, la anonco ankaŭ diris ke mia kompanio ne maldungos [...]

24.01.2009

Mi Trovis Wii

Ĵaŭdon de antaŭ unu semajno mi telefonis la vendejon “Best Buy” kaj demandis al ili se ili havis la Nintendo Wii videoludilon stokeje.  La vendisto diris al mi ke ili ne havis iom, sed ke ili ricevos iom dimanĉon.  Sed, li ankaŭ diris al mi ke mi estas ĉirkaŭ la 800-a homo kiu demandis la [...]

17.01.2009

La Opinisondo Ĉe change.org

Lastatempe, change.org faris opinisondon (kiu, mi kredas, estis malferma al la mondo, kaj ne ĵus por usonanoj) en kiu homoj povis kaj submeti kaj privoĉdoni ideojn por la nova usona administracio.  La dek ideoj kiuj ricevis la plej balotojn prezentiĝos al Obama post sia inaŭguro.
La ideo de la instruado de Esperanto en usonaj lernejoj ne [...]

11.01.2009

Nur Unu Semajno Pli

Dum nur iomete pli ol unu semajno, ni manflirtos adiaŭe al nia aktuala prezidento, kaj bonvenigos la novan.
Feliĉe.
Tre feliĉe.
Finfine ni liberos de la Bush administracio, kiun mi konsideras la plej malbona administracio dum modernaj tempoj.  Ne ĵus la plej malbona, sed ankaŭ la plej senmora.  Mi ne zorgas se ni enmilitas, usonanoj ne torturas homojn.  [...]

10.01.2009

Modeloj?

Hieraŭ-vespere mi ludis kun la retpaĝo Tiltshiftmaker, kiu permesas al oni fari bildojn kiuj aspektas tiel, kiel modeloj.  Tamen, la fontbildoj ne estas de modeloj – ili estas ordinaraj fotoj al kiuj mi aplikis la “tiltshift” (klinmovan) efekton.

Ĉi tie estas foto de Portlando, kiun mi faris lastsomere ĉe la “Pittock Mansion”.
—–

Mi faris ĉi tiun bildon [...]

04.01.2009

La Fino De La Ferio

Hodiaŭ estas la lasta tago de mia dusemajna ferio.  Morgaŭ mi devos vekiĝi pli frue ol lastatempe, vestiĝi, kaj veturi tra la malvarmo kaj pluvo al mia oficejo denove (dankinde, estos nur pluvo, kaj ne neĝo).
Pro la neĝo de antaŭ unu semajno, kiu enprizonigis al mi endome, mi sentas kvazaŭ mi havis nur duonon de [...]

01.01.2009

Feliĉan Novjaron!

Mi deziras al ĉiuj miaj legantoj (kaj, mi supozas, ankaŭ ĉiuj aliaj) Feliĉan Novjaron!
2008 estis nek tro bona nek tro malbona por mi.  Mi perdis iom monon en la ekonomia krizo, sed ne tiom kiel aliuloj.  Mia domo perdis iom valoron, sed ankaŭ ne tiom kiel aliuloj.  Mia sano dum 2008 estis plejparte bona, sed [...]