La Lernu! Vortaro

Mi ne skribis multan dum kelkaj semajnoj ĉi tie, ĉar mi estis tre okupita kun la redaktado de la vortaro ĉe Lernu!

Erinja, Lernu! teamano, donis al mi (kaj kelkaj aliaj) la povon redakti la Lernu! vortaron. La Lernu! vortaro estas unu el miaj plej favoraj surretaj esperantaj rimedoj, kaj mi uzas ĝin ofte. Sed, la vortaro estas tre nekompleta. Ofte mi ne povas trovi nekonatajn vortojn en ĝi. Neniom el la verboj en la vortaro enhavas iliajn transitivojn. Plej anglaj verbaj tradukoj ne enhavas eĉ la vorton “to”.

Nun ili faras.

Lasta semajnfino mi redaktis ĉiun Esperantan verbon en la tuta vortaro, kaj aldonis “to” al la anglaj tradukoj. Hieraŭ kaj hodiaŭ, mi ekaldonis la transitivojn (de la Esperantaj verboj) al la anglaj tradukoj. Erinja redaktas “A”, tial mi komencis kun “B”. Nun, “B”, “C”, kaj “Ĉ’ estas finita. Mi ne povas fini ĉiujn verbojn, ĉar mia papera vortaro (la Plena Vortaro De Esperanto Kun Suplemento) mankas iom da la verboj en la Lernu! vortaro. Sed, se iu verbo estas en la Plena Vortaro, nun la transitivo estas ankaŭ en la angla traduko en la Lernu! vortaro (tamen, ankoraŭ nur por la antaŭmenciitaj literoj).

Mi provos fari unu literon ĉiutage. Morgaŭ: “D”.

Publikigis en: on 06.05.2008 at 9:59 ptm Komentoj (0)

94 Jaroj

Hodiaŭ, mia patro atingis 94 jarojn.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi ankoraŭ ne aŭdis de iu ajn el mia familio pri naskiĝtaga festo por mia patro. Mi skribis al mia frato demandi se li havis iajn ajn planojn, sed li skribis al mi ke kaj li kaj lia koramikino vizitis nian patron dum Pasko, kaj ili konsideras tiun viziton ankaŭ esti la festo de la naskiĝtago de nia patro. Tial, ili havis ne planojn.

Mi provis telefoni mian plijunan fratinon, sed mi trovis ke la telefonnumero por ŝi kiun mi havis estis ne plu ĝusta. Tiu afero ne estas neordinara - mia fratino ŝanĝas sian telefonnumeron kelktempe ĉiujare. Mi ne scias la kialon, sed okazas. Mi retskribis al ŝi, sed mi ne ricevis respondon (ŝi eble ankaŭ ŝanĝis sian retadreson; mi ne surprizus).

Mi ĉagrenis ke neniu el mia familio volis festi la naskiĝtagon de mia patro. Tial, mi miris se nur mi mem irus al la urbo de mia patro kaj festos kun li. Finfine, mi pensis pri mia plimaljuna duonfratino. Mi provis trovi ŝian telefonnumeron, sed ne povis trovi ĝin. Mi retskribis al ŝi, kaj ŝi respondis kaj diris al mi ke nia patro vizitus ŝin vendredon, kaj eble ni povus festi sabaton. Plaĉas al mi aŭdi tion, ĉar mi ne volis ke ĉiuj forgesus pri li - 94 jaroj estas multaj jaroj, kaj li eble ne havos multajn pli. Ŝi ankaŭ petis de mi la retadreson de mia frato, ĉar ŝi pensis ke eble li (kaj lia koramikino) venus ankaŭ. Mi donis ĝin al ŝi.

Do, hodiaŭ mi veturis al Woodland, Vaŝingtono, al la Oaktree Restaurant (ĉe elirejo 21 sur I-5), kaj festis kun mia patro, mia frato (kaj sia koramikino), mia duonfratino (kaj sia edzo), mia nevino, kaj du kuzinoj. Woodland estas preskaŭ meze inter mia urbo kaj la urbo de mia duonfratino, tial la veturo ne estis tiel longa kiel se ni festis ĉe ŝia domo.

La festo estis surprizo por mia patro! Mia duonfratino ne diris al li ke ni ankaŭ estus tie. Ŝi nur diris al li ke ili irus al meztagmanĝo. Mia patro tial ne anticipis ke ni estus tie, kaj estis tre feliĉa vidi nin.

Kvankam mia patro atingis 94 jarojn hodiaŭ, li ne aspektas tiel. Se vi vidus lin, vi pensus ke eble li havas nur 70 jarojn (eĉ kvankam li naskiĝis dum la jaro de la komenco de la Unua Mondmilito). Li loĝas sole, ankoraŭ veturas ien ajn li volas, kaj ŝajnas plejparte sana. Mi esperas ke se mi vivos tiel longe, mi aspektos kiel bone.

Publikigis en: on 12.04.2008 at 8:25 ptm Komentoj (0)

La Sekva Sekva Aferego

Multaj da homoj ekscitiĝas pri la retservo “Twitter”. Mi aliĝis al “Twitter” antaŭ kelkaj semajnoj, kaj ludis kun ĝi mallongatempe. Mi ne komprenas la eksciton. Mia sperto estis tiel, kiel…

“Mi lacas. >oscedo<”

“U, mi ĵus trinkis grandan tason de biero. Gustis tre bone!”

“Mi bezonas iri al la vendejo. Mi revenos post unu horo. Bonu!”

Se mi konis tiujn homojn, ilia babilado ne interesus min. Kaj mi ne konis ilin! Kvankam mi ludis kunserve dum kelkaj tagoj, mi ankoraŭ ne vidis la punkton.

Lastatempe, mi partoprenis en retpoŝtlista konversacio, en kiu kelkaj homoj miris se eble “Twitter” estas La Sekva Aferego? Mia respondo estis, se “Twitter” estas La Sekva Aferego, mi feliĉe atendos La Sekvan Sekvan Aferegon, ĉar eble tio estos almenaŭ iomete pli interesa.

Publikigis en: on 07.04.2008 at 9:17 ptm Komentoj (1)
Tags:

Printempa Neĝado

Hieraŭ matene, tiam, kiam mi vekiĝis, neĝis (sed nur dum eble kvin aŭ dek minutoj, kaj ĝi ne restis surtere).

Hodiaŭ, tiam, kiam mi veturis oficejen, tre forte neĝis. Kvankam ĝi ankaŭ ne restis longe, ĉi-matene mia malantaŭa korto estis blanka. Kaj, dum la posttagmezo, neĝetis kelktempe. La veterprognozistoj diris ke eble neĝos eĉ ĉi-nokte.

Estas tre strange kaj malnormale. Ĉi tie estas la Portlanda areo, ne Kanado. Ni havas tre malmultan da neĝo mezvintre, kaj ni neniam havas neĝon dum la semajno antaŭ aprilo! Kaj tio diraĵo estas vera - la veterprognozistoj diris ke tiu neĝo estas la plej malfrua kiun Portlando spertis ekde homoj unue komencis registri la veteron de ĉi tie.

Kvankam mi normale malamas neĝon, mi ne ĝeniĝas pri ĉi tiu neĝo. Ne eblas ke ĝi restos. Oni ne povas ĉiam diri tion pri la neĝoj de novembro.

Publikigis en: on 28.03.2008 at 11:26 ptm Komentoj (0)

Ne Vere Pigra

Jes, mi scias ke mi ŝajne estas pigra. Mi ne afiŝis ion ĉi tie, en mia taglibro, dum preskaŭ tri semajnoj. Sed, mi ne estis vere pigra.

Ĉiutage, mi vizitas la Lernu! forumojn. Plejparte, se mi ne partoprenas en la forumoj, estas ĉar mi skribis ĉi tie. Sed, se mi ne skribas ĉi tie, tiam estas ĉar mi skribis ion tie. Mi skribas esperante, ie, ĉiutage. Kaj, lastatempe, mi pli partoprenis en la forumoj. Tial… nenio ĉi tie.

Ekde mi laste skribis, mi iĝis la teamestro de mia teamo. Tiam, mi trovis ke alia teamano iros ien alian, kaj ne restos en mia teamo. Uf. Kaj, hodiaŭ, mia kompanio maldungis kvardek homojn (kvankam, estas nur 1% de la laboristaro de la kompanio). Iuj laboris tie dum dudek jaroj, kaj mi konis iujn el la homoj kiu maldungiĝis. Neniu estis de mia fako, tamen. Sed, estas malbone.

Mi verkis pli muzikon dum la lastaj tri semajnoj, sed nur ekis ilin - nenio estas finita. Mi ne scias tiam, kiam ili estos finita - kun nova muziko, iam pasigas longan tempon.

Publikigis en: on 20.03.2008 at 9:31 ptm Komentoj (0)

Ŝanĝegoj Ĉe Mia Oficejo

Dum la pasinta semajno, ni havis ŝanĝegon ĉe mia oficejo.

Ĵaŭdon, mia mastro venis al mia oficejo kaj diris al mi ke mia teamestro baldaŭ iros al alia teamo. Tiam, kiam li foriros (probable dum la sekva semajno), mi estos la nova teamestro.

Iam (multjaroj) antaŭe, mi estis la teamestro, kaj baldaŭ mi estos la teamestro denove. Sed, mi ne opinias ke mi volas iĝi la nova teamestro. Mi estas vera programisto, kaj ne vere ŝatas la respondecojn de la teamestroj. Anstataŭ programado, la teamestroj devas iri al kunsidoj, atenti al planoj, ĉagreniĝi pri la sano de la maŝinoj, ktp. Mi preferas simple programi. Sed, mi ne havas elekton.

Estis la opinio de la direktoroj ke mia teamo enhavis tro multajn anojn. La decido estis ke iu devos aŭ maldungiĝi aŭ movi al alia teamo. La malnova teamestro estas bona laboristo, kaj la kompanio ne volas perdi lin. Sed, la aliaj anoj de mia teamo estas bezonataj je la teamo. Do, la malnova teamestro foriros, kaj mi anstataŭos lin.

La novaj respondecoj ne signifas pli monon (nek por mi, nek por la malnova teamestro). Nur pli laboro.

Publikigis en: on 01.03.2008 at 10:46 atm Komentoj (1)

La Problemoj De Esperantistaj Hobiistoj

Mi ĵus legis komenton metis sur mia paĝo “What IS All This?”, kaj ne komprenas la kialon malantaŭ ĝi.

La komento diris ke la angla estas pli bona ol esperanto, kaj ke la angla estas la vera internacia lingvo, kaj ke la verkisto esperas ke la angla estonte anstataŭos ĉiujn lingvojn. Kaj la verkisto ne estas denaska anglaparolanto. Li skribis ke esperanto estas stulta lingvo, kiun neniu volas koni.

Mi legis tiujn argumentojn antaŭe, kaj ne komprenas la kialon por ili. Kio estas la problemo kun esperanto tiel, kiel hobio?

Mia respondo estis ke la argumentoj estas la samaj tiel, kiel se mi trovus ke li povas ludi la pianon. Tiam, mi demandus, “Kial vi ludas la pianon? Kial vi ne lernas ludi la gitaron? La gitaro estas pli bona ol la piano. Pli homoj ludas la gitaron ol la piano. Gitaroj estas pli porteblaj ol pianoj…” Ktp.

La argumentoj estas stultaj tiam, kiam ni parolas pri gitaroj kaj pianoj. La argumentoj estas simile stultaj tiam, kiam ni parolas pri esperanto kaj aliaj lingvoj. Kial iuj homoj havas tiom problemojn kun la hobioj de aliaj homoj?

Mi libere konfesas ke mi estas pli raŭmistema ol finvenkistema. Laŭ mi, esperanto estas amuza aktiveco, kaj mi ĝuas lerni, skribi, kaj paroli ĝin. Kun esperanto, mi sentas ke mi estas vere multlingvulo. Mi ĝuas renkonti interrete aliajn homojn de aliaj partoj de la mondo, kaj parolas kun ili senmalfacile. Esperanto estas bonekzerco por la menso. Kio malĝustas kun tio? Se esperanto neniam iĝos la tutmondlingvon, kial mi zorgus? Kompreneble, se esperanto iĝos tiel, mi plene subtenos ĝin. Sed, se ne… Estos ankaŭ bone. Mi ricevas tion, kion mi volas de esperanto, nun.

Do, mi opinias ke tiuj, kiuj amas la anglan, devus lerni la anglan. Mi havas ne problemojn kun ili, aŭ iliaj celoj. Mi nur petas ke ili respektus miajn hobiojn - por mi lerni esperanton ne devus esti problemon por ili.

Publikigis en: on 24.02.2008 at 10:47 atm Komentoj (1)

Dorsodoloro

Lastan dimanĉon, mi ege doloris mian dorson.

Mi decidis ke mi volis havi novan muzikklavaron, kaj mi iris al Guitar Center (Centro De Gitaroj) kaj aĉetis “M-Audio Keystation Pro 88″, anstataŭi mian malnovan “StudioLogic SL-990 Pro”. Ambaŭ klavaroj estas tre pezaj, sed la nova estas pli tiele. Mia muzikĉambro estas ĉe la tria etaĝo (usone, ne eŭrope), kaj mia remizo estas ĉe la unua. Mi bezonis porti la klavaron supren tri etaĝoj, kaj ĉar la klavaro estis tiom granda kaj peza, mi portis ĝin kun tre malkomforta korptordo. Poste, mia dorso doloris min, sed ne tro malbone.

Hieraŭ, mi vekiĝis, kaj mia dorso ankoraŭ doloris min, sed ankoraŭ ne malbone. Tiam, mi duŝiĝis, kun tre varma akvo. Tio estis ega eraro. Dum mi estis ankoraŭ enduŝile, mia dorso ekdoloregis; tiome ke mi preskaŭ ne povis eliri. Ju pli tempo pasis, des pli mia dorso doloris min. Mi povis apenaŭ promeni! Mi provis surmeti mian pantalonon, kaj ĝi prenis preskaŭ 15 minutojn! Ho, ve! Mi havis tiom da doloro.

Mi (malrapide) iris al mia komputilo, kaj skribis retmesaĝon al mia teamo, kaj diris al ili ke mi ne povis labori dum tiu tago. Eĉ de hejmo. Mi ne povis sidi ĉe la komputilo por pli ol kelkaj minutoj. Ĉiu paro da minutoj, mia dorso spasmis tiom forte ke mi povis apenaŭ spiri, kaj ofte mi vere kriis kun doloro. Hieraŭ ne bontagis!

Ĉi-matene, mia dorso ankoraŭ doloris min denove, sed ne tiom tiel, kiel lundon. Mi povis labori de hejmo, kaj mi faris tiele. Nun, mia dorso nur doloretas min. Morgaŭ, mi planos iri al mia oficejo (krom se neĝos).

Ankaŭ, ĉar mia dorsodoloro, mi ankoraŭ ne ludis kun mia nova klavaro! Baldaŭ, mi esperas.

Publikigis en: on 29.01.2008 at 9:54 ptm Komentoj (0)

Don Harlow Forpasis

Mi bedaŭras raporti ke Don Harlow, estimata usona esperantisto, forpasis ĉi tiu semajno.

Tiam, kiam mi unue lernis esperanton, mi trovis la grandan retpaĝaron de Don. Mi lernis multan de tiuj paĝoj. Poste, mi aliĝis al la ESPERANTO_102 Jahu grupo, kaj feliĉe trovis ke Don estis ano de ĝi. Li respondis al multaj da miaj demandoj, kaj ni ankaŭ parolis iom pri Oregono (Don kreskiĝis en Lake Oswego; nur 10 minuta veturo de kie mi loĝis tiame).

La esperanta mondo perdis bonegan viron, kiun neniu povas anstataŭigi.

Publikigis en: on 28.01.2008 at 10:48 atm Komentoj (0)

Projektfina Festo

Hieraŭ, ĉe (nu… ekante ĉe) mia oficejo, ni festis la finiĝon de unu el niaj projektoj. Ni iris al la vendejo “Sur La Table” (en la franca), kie ni trovis klasĉambron kun tabloj kun kuiriloj sur ili, kaj ankaŭ nekuiritaj manĝaĵoj. Kaj ni havis du instruistinojn de kuirado ĉe la fronto de la ĉambro!

Mi ne antaŭsciis, sed por la festo ni bezonis kuiri nian propran lunĉon. Almenaŭ iomete. La instruistinoj montras al ni tiel, kiel ni tranĉus la manĝaĵojn, kaj ni faris. Iuj homoj tranĉis la legomojn, iuj la kokojn, iuj metis spicojn sur iom da manĝaĵo, iuj faris dolĉaĵajn (ĉokoladajn) trufojn. Tiam ni iris en la neklasĉambran parton de la vendejo, kaj la instruistinoj finkuiris nian lunĉon. Kaj tiam, ni manĝis. Jum! Tre bonguste!

La prezoj de la aĵoj en la vendejo, tamen, estis frenezaj. Mi opinias ke plejparte, la prezoj estis 10x la prezoj por la samaĵoj ie alia. Vere! Mi vidis kelkajn kafmaŝinojn kiuj kostis pli ol $2000 (usonaj dolaroj). Ĉiu! Unu estis $3500! Por malgranda kafmaŝino, por la hejmo. UNU tablomato por $17. Freneza.

La festo estis amuza, eĉ se mi ne ŝatas kuiradon.

Publikigis en: on 24.01.2008 at 10:02 ptm Komentoj (0)