Rompantaj Novaĵoj

“Rompantaj novaĵoj” estas angla idiomo, kiu ne vere rekte tradukiĝas esperante. Sed, en ĉi tiu kazo, ĝi estas iomete priskriba.

Antaŭ kelkaj tagoj, kun mia lango, mi sentis strangan kreston sur unu el miaj dentoj. Vendreda nokto, mi volis vidi ĝin enspegule, kaj dum mi vidis ĝin, mi pikis ĝin kunfingre. Kaj, kiam mi faris tiel, duono de la dento moviĝis. Mia dento estis rompita! Ĝi ne doloris min iel ajn, kvankam ĝi impresis strange.

Mi telefonis la medicinan centron, kaj ili diris al mi ke mi devos veni morgaŭ (sabato), kaj ke probable, la dento devos eltiriĝi.

Do, sabaton matene, mi iris al la dentisto, kaj ŝi vidis la denton kaj akordis - la dento devos eltiriĝi. Ŝi diris ke kiam dento estas rompita tiel, estas nenio kion oni povas fari sed eltiri ĝin. Mi ne ŝatis aŭdi tion, sed… kion alian povus mi fari?

Ŝi donis al mi multan anestezon, kaj mia vizaĝo (vere, duono de mia kapo) tre sensentiĝis, kaj tiam ŝi ekeltiris.

Tuje, la rompita dentero facile elvenis. Ŝi laboris iamete, kaj tiam diris ke la frakturo estis tre pura. Escepte pro la frakturo, la dento bonis, kaj eble estus ne necese eltiri ĝin. Ŝi laboris iamete plu, kaj diris ke jes, la dento ne bezonus eltiradon. Ĝi nur bezonus dentkronon.

Mi tre ŝatis aŭdi tion! Mi ne volis perdi mian denton, kaj dentkrono pli bonsonis al mi! La dentkrono kostos pli multe ol la eltirado, sed mi preferus perdi monon ol perdi denton. Do, mardon mi ricevos dentkronon, kaj mi povos konservi miajn korperojn.

Publikigis en: on 11.11.2007 at 11:25 atm Komentoj (0)

Trans La Jarmiloj

Kvankam ŝajnas ke la interreto estas kun ni dum longa tempo, sed, mi kredas ke la plejmulto el ni ne interretis pli ol dek du jaroj antaŭe. Plejparte, ne antaŭ 1995. Iu faris, certe (mi mem inkluzivita), sed la plejmulto ne. Do, laŭ la populara vidpunkto, la interreto havas nur eble dek du jaroj. Se ni ĉiuj ne mortigos nin iele, mi kredas ke la interreto (aŭ io simila al, sed espereble plibona ol, la aktuala interreto - la interretido, eble) estos kun homaro dum la antaŭvidebla estonto. En iu formo aŭ la alia, la informo ene de la aktuala interreto havas bonan ŝancon vivi eterne. Aŭ, se ne eterne, tiam almenaŭ tiel longa kiel homaro travivos kiel teknologia specio.

Kontraŭ eterno, dek du jaroj estas kiel neniom. Eĉ kontraŭ kelkaj jarcentoj, dek du jaroj signifas iometon. Kio diferencas inter la jaroj 1334 kaj 1346? Mi ne scias, kaj mi vetas ke nek vi scias ankaŭ. Post kvin jarcentoj, aŭ unu jarmilo, 1995 kaj 2007 aspektos kiel preskaŭ la sama jaro.

Kun tio enpense (kaj ankaŭ ĉar la aktuala interreto estas ankoraŭ tiom primitiva), mi kredas ke oni dirus ke ni estas ankoraŭ ene de la naskiĝtempo de la interreto.

Kompreneble, post duona da - aŭ unu - jarmilo, la pli fruaj enhavoj interesos la arkeologiistojn de la diĝitaj enhavoj de la naskiĝtempo de la interreto. Probable, la unuaj dek aŭ dudek jaroj de la interreto pli interesos ilin.

Nun, ene de la aktuala interreto de 2007, la angla ĉieas. Ne estas multe da esperantaj paĝoj, tamen. Ĉiu esperanta paĝo estas pli granda procento el ĉiuj esperantaj paĝoj ol iu angla paĝo estas el ĉiuj anglaj paĝoj. Tial, kaj ankaŭ ĉar, kompreneble, ĉiuj de post jarmilo parolos esperante, la esperantlingvaj paĝoj de la nuntempo iamos tre gravaj, famaj, kaj legiĝos ĉie.

Tiele, ni (ĉi tiame, mi) havas la povon skribi gravajn aferojn esti legitaj de miliardoj da homoj, trans jarmiloj. Kaj kion skribas mi, plejparte? Mi kredas ke ĝi estos granda legantaro…

Publikigis en: on 03.11.2007 at 11:41 ptm Komentoj (0)

Ipernity

Mi legis multe da artikoloj kaj taglibreroj interrete pri la nova retservo Ipernity. Ili ĵus aldonis esperantlingvan fasadon, kaj multe da esperantistoj jam aliĝis kaj skribis pri ĝi. Do, mi mem finfine iris tie kaj vidis la servon, kaj ĝi ankaŭ plaĉas al mi, tial mi ankaŭ aliĝis.

La servo estas iomete kiel “MySpace” aŭ “Flickr”, kaj, kiel tiuj servoj, estas plejparte retloko por meti kaj distribui dosierojn. Muzikoj, bildoj, ktp.

Mi ne scias kion mi faros kun ĝi, ĉar mi jam havas multe da lokojn meti dosierojn surrete. Mi ne vere estas fotisto (nur iomete), tial mi probable ne metos bildojn tie. Sed, mi estas amatora muzikisto, kaj mi havas multe da muzikdosieroj, tial mi metis ilin tie. Mi jam havas tiujn pecojn aliloke, sed ne doloras meti ilin ĉe Ipernity ankaŭ.

Unu el la ĉefaj kialoj ke mi aliĝis al Ipernity estas subteni la aldonadon de la esperantlingva fasado. Kvankam mi ne vere bezonas la servon, mi volas helpi montri ke esperanto estas bona kaj utila lingvo. Se iu servo aldonus esperantlingvan fasadon, kaj neniu ŝajnas voli ĝin… kion dirus tio al la mondo pri esperanto?

Publikigis en: on 24.10.2007 at 9:33 ptm Komentoj (0)

Aŭtuno Alvenas Arde

La vetero malvarmiĝis, la nuboj venis kaj alportis pluvon, kaj somero finfine manflirtis adiaŭe.

Aktuale, pluvo kaj pli da pluvo (pluvas eĉ nun, dum mi tajpas ĉi tiun). Lasta dimanĉo estis bona, sed lundon pluvis multe. Kaj hieraŭ, kaj hodiaŭ. La veterprognozo estas ke pluvados dum la venontaj dek tagoj. Mi ŝatas la aŭtunon. Sed, mi ankaŭ ŝatas la sunon! La pluvo povas veni kun vintro.

Dimanĉon, mi ankaŭ havis malvarmumon. Sabata nokto, mi eksentis malbona, kaj dimanĉon mi estis tre malsana. Mi restis hejme lundon, kvankam mi sentis plibona ol la antaŭtago. Kaj mardon, mi sentis tutsana, kaj reiris al mia oficejo. Se mi devas esti malsana, tiam du tagoj ne estas tro malbonaj.

Publikigis en: on 17.10.2007 at 10:06 ptm Komentoj (1)

Abomenado

Je oktobro 3a, Beĉjo skribis pri la diraĵo de Buŝ konsilanto Debra Cagan, kiu diris ke ŝi abomenas ĉiujn irananojn. Li skribis ke ŝia diraĵo ŝokis lin.

Jes. Li rajtis esti ŝokita. Mi estas ankaŭ.

Mi ne legis la novaĵrakonton pri la diraĵo de Cagan, sed mi ne malfacile kredas ke Beĉjo skribis ĝuste. Nenion kion la Buŝ administracio faras surprizas min. Torturo, enlanda spionado, sekretaj malliberejoj, ktp. Kaj nun, la deklaro de ano de la administracio ke ĉiuj anoj de alia nacio abomeniĝas. Denove, la agoj de mia registaro hontigas min.

Cagan abomenas, eble Buŝ abomenas, sed la plejparto de usonanoj ne abomenas iun ajn. Usono estas nacio de enmigrintoj. Mi naskiĝis ĉi tie, sed mia patrino estis de Nederlando. Mi nun konas multajn homojn de aliaj landoj - Ĉinio, Hindio, Nederlando, Rusio, ktp. Kiel povus ni abomeni la tutajn popolojn de aliaj nacioj? Ni estas de la aliaj nacioj! Mi kredas ke la Buŝ administracio forgesas tiun fakton.

Estas pli kaj pli klara ke la sentoj de la Buŝ administracio ne estas la sentoj de la ordinara usonano. En la venonta elektjaro, multaj de ni feliĉos forigi la Buŝ administracion.

Publikigis en: on 06.10.2007 at 9:48 atm Komentoj (2)

Novaj Sintezatoroj

Nu, la lasta semajno mi ludis multe kun mia nova muzikprogramo, Reason.

Mi unue aĉetis Reason tiam, kiam ĝi estis versio 2.0. Antaŭ tiam, mi havis kelkajn hardvarajn sintezatorojn, sed ili estis malfacilaj kunlabori. Ili sonis belan, sed estis tro malfacila kunregistri. Tiam, kiam mi trovis Reason, ĉar ĝi estas softvaro, muzika registro tre faciliĝis subite. Reason 2.0 ne sonis tiel belan kiel miajn hardvarajn sintezatorojn, sed ĉar ĝi estis tiel facila, mi preferis uzi ĝin pli ol la aliaj.

La sekva jaro, la Propellerhead-oj eldonis al ni version 2.5. Tiu eldonaĵo ne estis ripari problemojn, sed anstataŭe donis al ni pli muzikiloj. Senpaga! (Post la eldono de versio 3.0, multaj uzantoj anticipis senpaga 3.5 - sed ne, tiu ne okazis).

Nun, la programo estas versio 4.0. Tiam, kiam ili eldonis versio 3.0, ili reverkis la tutan sonsistemon, kaj finfine la programo sonis (preskaŭ) tiel bonan kiel miajn hardvarajn sintezatorojn. Tiel, kiel mi antaŭskribis, la nova versio enhavas multajn novajn muzikilojn. La lasta semajno, mi esploris ilin.

Ĝis nun, mi ne verkis novan pecon kun la nova versio - mi ĵus ludis. Mi anticipas ke mi verkos novan pecon baldaŭ, ĉar la vetero nun estas pluva kaj malvarmeta, kaj mi havos multan tempon verki endome.

Publikigis en: on 30.09.2007 at 10:38 atm Komentoj (0)

Reason Alvenis

Kvankam la oficiala eldontago estos la 26a, hieraŭ mi legis ĉe la retafiŝtabulo de la Propellerhead-oj ke iuj homoj jam aĉetis la novan version de Reason ĉe Guitar Center (Gitara Centro - usona vendejo de muzikaj instrumentoj). Estas Guitar Center nur kvin minuta veturo de mia domo, tial mi telfonis ilin kaj trovis ke, jes, ili havis la novan programon vendota. Ili diris ke multaj homoj jam aĉetis ĝin ekde nur vendreda nokto (tiam, kiam ili unue ricevis ĝin), kaj ke ili ne nun havas iun ajn, sed la Guitar Center ĉe Clackamas faras (Clackamas estas urbo kiu estas eble 30 minuta veturo de mia domo).

Mi telefonis la Clackamas vendejon kaj petis ilin se ili flankenmetus unu por mi. Ili jesis.

Mia kato Ted havas longan pelton, kiu evoluas nodojn. Unu tago el ĉiu jaro, mi devas preni lin al la bestgrumisto. Mi faris rendevuon kun la bestgrumisto por hieraŭ, tial unue mi devis preni Ted tie, kaj nur poste veturis al Clackamas kaj finfine aĉetis la programon. Ted ne ŝatis la grumistan veturon, kaj laŭte miaŭis la tuta fojo. Mi, tamen, ŝatis la Clackamas veturon, ĉar mi volegis la novan Reason.

Tiam, kiam mi revenis al mia domo, mi ludis kun la programo por multaj horoj. Estas tre bona! Ĝi enhavas novan sintezatoron (nomiĝas Thor), novan sekvencigilon, kaj novan arpeĝigilon. Ankaŭ multaj aliaj aferoj, sed tiuj estas la ĉefaj.

Tiam, la bestgrumisto telefonis kaj diris ke Ted estis preta. Mi iris kaj alportis lin hejmen (li ne miaŭis tiam - mi opiniis ke li estis tro laca post la timeco de la tago). Li aspektas tre amuza - tiel, kiel Doktoro Suess karikaturo. Lia fratino Anna ne konas lin, kaj ĉiu fojo ŝi vidas lin, ŝi faras ŝŝŝ sonojn.

Publikigis en: on 23.09.2007 at 9:12 atm Komentoj (2)

Somero Ekfiniĝas

Kvankam la vetero ankoraŭ estas varma, mi sentas ke la somero ekfiniĝas. La ĉielo mallumiĝas pli frue ĉiu-nokte, kaj matene la temperaturo estas malalta ol la antaŭtago. La aŭtuna sento enaeras. La arbfolioj ankoraŭ verdas, sed baldaŭ ili estos surteraj. Lasta jaro mi havis domon kun gazono kaj multaj arboj, kaj mi bezonis rasti la falintajn arbfoliojn. Sed, ĉi-jare… mi ne plu havas arbojn! Kaj, anstataŭ gazono, mi nur havas korton. La rastado de arbfolioj ne plaĉas al mi, kaj mi feliĉas ke ĉi-jare mi ne bezonos fari tiel.

Tiel, kiel mi antaŭskribis, en frua aŭgusto mi aĉetis novan komputilon, kiu enhavas “Majkrosofta Visto”. Mi aĉetis ĝin por ke mi povos aĉeti la novan programon “Propellerheads Reason” tiam, kiam ĝi eldoniĝos. Ekde tiam, mi malkovris ke la programo aĉetebliĝos je septembro 26a. Mi aŭdis multtempe ke Visto ne estas preta por muzikprogramoj, kaj ke multaj homoj spertis problemojn kun ĝi. Sed, mi havas la aktualan version de Reason, kaj ĝi funkcias tre bone kun Visto; vere plibone ol kun mia lasta komputilo. Visto ne ĝenis min dum aŭgusto, kaj mi ankaŭ scias ke Propellerheads faris la novan Reason funkcii bone kun Visto. Tial, mi ne ĉagrenas pri la kombinaĵo de la nova Reason kaj mia nova komputilo.

Kvankam mi havas novan komputilon, mi ankoraŭ preferas uzi mian malnovan linuksan komputilon por ĉiutagaj taskoj. La nova komputilo funkcias tre rapide ol la linuksa, sed… mi ŝatas linukson pli ol vindozo. Sed… mi ne ŝatas havi du komputilojn sur mia komputila tablo. Mi volas uzadi linukson, sed mi ankaŭ volas forigi la malnovan komputilon. Tial, mi provis uzi linukson en mia nova komputilo kun virtuala maŝino. Ĝi funkcias, sed la virtuala maŝino ne donas al mi plenekranon. Mi opinias ke la kialo estas ĉar mia ekrano estas tre nova, kaj linukso ne jam havas la necesan softvaron por tre novaj ekranoj. Mi atendos la sekvan version de mia favorata linuksa versio, kaj esperas ke ĝi enhavos la ĝustan ekranan softvaron.

Publikigis en: on 01.09.2007 at 10:14 atm Komentoj (3)

Ankoraŭ Maldiligenta

Ne multan priskribi. Mia ferio finiĝis, kaj mi revenis al mia oficejo kaj laboris, la lastaj kelkaj semajnoj. Kvankam, estas malmultan fari ĉe mia oficejo. Sekva semajno estos pli fari, pri kiu mi feliĉas.

Mia ferio estis bona, sed tro mallonga. Mi volis malpaki miajn aĵojn, sed mi faris nur iomete. Mi ankoraŭ havas multajn aĵojn en skatolojn. Oni povus diri ke tiuj aĵoj eble ne gravas, ĉar se ili estas ankoraŭ en skatoloj, eble mi ne bezonas ilin. Jes, verdire, mi ankaŭ kredas tiun. Mi volas preni multajn aĵojn al “Goodwill” (usona almozfondaĵo), sed, por fari tiun, mi devos malpaki ilin!

Dum mia ferio, mi vizitis mian patron. Mi ne vidis lin ekde lasta jaro. Estas grava ke mi vizitos lin pliofte, ĉar li havas 93 jarojn, kaj eble li ne havas multajn plu. Kvankam, li estas tre sana, kaj ne aspektas tiel, kiel iu kiu havas tiom da jaroj. Li anstataŭe aspektas tiel, kiel iu kiu havas eble 70 jarojn. Estis bona vizito, kaj ni veturis ĉirkaŭ mian hejmurbon kaj vidis la novajn aferojn tie. Mi ne vizitis mian hejmurbon ekde kelkaj jaroj, tial estis kelkaj novaj aferoj (ekzemple, Guglo malfermis servilbienon - angle “server farm” - tie).

Sekva monato, mi estos lernanta esperanton dum du jaroj! Mi kredas ke mi estas nun plibona ol lasta jaro, sed mi ankoraŭ faras erarojn. Mi ankoraŭ opinias ke esperanto estas la plifacila lingvo en la tuta mondo, kaj mi deziras pli homojn lernus ĝin!

Publikigis en: on 19.08.2007 at 11:54 atm Komentoj (0)

Maldiligenta

Verŝajne, mi estis tre maldiligenta. Mia lasta afiŝo estis la 16a de julio, kaj hodiaŭ estas la 6a de aŭgusto. Tre malbona.

Sed, la kialo estas simpla - mia domo ne havas klimatizilon, la vetero dum la lasta monato estis tre varma, kaj la ĉambro en kiu estas mia komputilo estis preskaŭ 1000°! F aŭ C, ne diferencas. Okej, eble ne tiom, sed ankoraŭ tro varma esti komforta. Tial, mi ne komputilis ofte aŭ longe dum la lastaj kelkaj semajnoj.

Nun, tamen, la Portlanda areo estas la plej malvarmeta en Usono! La plejparto de la lando estas 90° (F) (aŭ pli), sed ni havas nur 70° - 80°. Hodiaŭ estis nuba kaj malvarmeta (nur 73°) - mi tre, tre ŝatis la hodiaŭan veteron. Kaj finfine mi povas komputili kaj afiŝi novan taglibran mesaĝon.

Ĉi tiu semajno mi ferios. Mi elektis ĉi tiun semajnon esti mia ferio ĉar mi devos malpaki miajn aĵojn, kiuj estas ankoraŭ en skatoloj. Mi vidis ke la vetero estos malvarmeta, kaj mi sciis ke ĉi tiu semajno estus perfekta por malpakado. Ankaŭ, mi volas viziti mian patron, kiun mi ne vidis ekde lasta jaro. Do, morgaŭ kaj merkredo mi malpakos, kaj ĵaŭdo mi veturos al mia hejmurbo por vidi mian patron. Mia hejmurbo ne estas malproksima - du hora veturo, eble.

Lasta vendredo mi aĉetis novan komputilon. Estos nova versio de mia ŝatata muzika programo en oktobro, sed malkiel antaŭe, ĝi eldoniĝos nur je DVD. Mia malnova komputilo ne havas DVD legilon, kaj ankaŭ estas tro malrapida por la nova programo. Tial, mi devis aĉeti la novan. Sed, kvankam mi ŝatas la novan komputilon - estas problemoj. La malnova sonkarto (de la malnova komputilo) ne funkcias kun la nova versio de Vindozo. Mi bezonas sonkarton kun MIDI konektejo, kaj plejaj komputilaj sonkartoj ne havas MIDI konektejojn. Mia malnova sonkarto havas, sed nun faras ne diferenco ĉar ĝi ne funkcias kun la nova komputilo. Stulta “Vista” (la nomo de la nova Vindozo). Efektive, mi ŝatas Vista, sed mi ne ŝatas ke mi devos solvi la problemon de la sonkarto tiam, kiam mia sonkarto funkciis bone kun Vindozo XP.

Okej, ĉi tiu mesaĝo estas nune sufiĉa. Mi provos pliofte skribi.

Publikigis en: on 06.08.2007 at 11:06 ptm Komentoj (0)