Ferio
10.08.2006 § Komenti
La biciklado, kiu okazis antaŭsemajnfine, estis tre amuza kaj bona. Mi rajdis 33 mejlojn la unuan tagon, kaj 24 mejlojn la duan tagon. Miaj kruroj estis lacaj, sed ne doloraj, do miaj praktikrajdoj estis rekompencitaj.
En aliaj novaĵoj, mi nun ferias por du semajnoj (kvankam, ĉi tiu semajno estas preskaŭ finita). Mi havas ne planojn, escepte ripozi. Mi supozas ke mi devus fari ĝardenlaboron, aŭ domlaboron, sed mi ne volas fari tiujn. Ni vidos. 🙂
Respondi