Naskiĝtago

29.11.2006 § Komenti


Hodiaŭ estis mia 45-a naskiĝtago. Ĝi estis trankvila, kaj mi faris nemulte. Mia fratino telefonis diri naskiĝtagajn salutojn, kaj ankaŭ diris ke ŝi kaj ŝia edzo (kaj infanoj) estis denove en Novporto ekde Dankfesttago. Mia frato sendis retpoŝtajn salutojn.

Mi diris kun la laboristo kiu estis ripari mian barilon (la rompa barilo ankoraŭ situas sur la tero), kiu ankoraŭ nefaris. Li diris ke li venos ĉi tien morgaŭ, kaj vidos kion estas bezonitan. Mi lernis malfidi kion li diras, sed mi esperas ke li vere venos. Li laboris por mi antaŭe, kaj li faris bonlaboron. Tial estas kial mi volas ke li laboros por mi denove. Normale, li venas kiam mi telefonas – tamen, lastatempe li ne estis kiel bona.

Tre Malvarmega

28.11.2006 § Komenti


Evidente, la vetero estas la grandnovaĵo, ĉi-semajne. La danĝero de pli neĝo pasis, sed la nuboj ankaŭ foriris. Sen nuboj, la temperaturo rapide falis post eknokto. Nun, la temperaturo subfrostas. Ĉi-nokte, kaj morgaŭ, malvarmegos, kaj morgaŭ-nokte la nuboj revenos doni al ni frostpluvo.

Frostpluvo estas pli malbona ol neĝo! Ĝi povas esti tre bela en la sunlumo – ĉio estas kovrita en kristalo – sed ĝi estas multa pli danĝera veturi en ĝi ol en la neĝo. Mi esperas ke la malbonvetero estos baldaŭ finita. Sed, mi kredas ke ĝi estos ĵus komenco, ĉar ĝi ne estas eĉ decembro!

Neĝetoj

27.11.2006 § Komenti

Matene, kiam mi vekis, la tero estis malplena de neĝo. Tamen, post nelonga ekneĝis. Tial, mi sendis retpoŝton al mia teamo diri ke hodiaŭ mi laborantus de hejmo. Kaj tio estas kion mi faris.

Sed, la neĝo neniam restis sur la tero. Ni havis neĝeton post neĝeto, sed la temperaturo estas tro alta por ĝi resti.

Ĉi-nokto, tamen, ni eblos ricevi unu aŭ du colojn, kaj la temperaturo estos pli malalta. Tial, mi anticipas ke mi laboros hejme ankaŭ morgaŭ.

Neĝo? Neĝojo!

25.11.2006 § Komenti

Sur la televidnovaĵoj, lasta nokto, la veterprognozisto diris ke lunde neĝos. Li diris ke ni eble ricevos ses colojn! Tamen, mi ĵus legis la interretan veterprognozon, kaj ĝi diris ke lunde nur pluvos. Mi esperas por pluvo. Neĝo estas bela, certe, sed mi ne povas veturi en ĝi. Mia aŭto havas malantaŭradan peladon, kaj ĝi ne reagas bone en neĝo.

Bedaŭrinde, ambaŭ la veterprognozisto kaj la interreto diris ke ni havos neĝon marde. Mi ne volas aŭskulti tiun!

Dankfestmanĝo

24.11.2006 § Komenti

Hieraŭ, Dankfestmanĝo estis tre bona. Mi iris al la domo de mia kunlaboristino kaj sia edzo, kaj alportis la trinkojn. Du aliaj gastoj estis invitita, sed ili neniam venis. Ili ne telefonis – nenio. Ili ĵus neniam venis, kun ne ekspliko. Tial, mi alportis tro multan sodaĵon por ĵus la homoj kiuj estis tie (ŝia filo estis ankaŭ tie, sed tiu faris nur kvar el ni).

La manĝo estis bonega. Meleagro, kompreneble, kaj la aliaj kutimaj Dankfestaj manĝaĵoj. Ni ankaŭ faris trinketi vinon. Por la naskiĝtago de la edzo de mia kunlaboristino, mi donis al li botelo de “Bocce” (Baĉi) vino (ĉar li ŝatas tiun ludon). Mi ne sciis se ĝi estis bona vino; mi simple elektis ĝin pro la nomo. Do, hieraŭ, ni malfermis kaj trinketis ĝin. Ĝi estis tre bongusta. Bocce estas ruĝvino, kaj plejparte ruĝvino estas tro dolĉa por mi. Sed tiu ruĝvino estis nur dolĉeta, tial ambaŭ li kaj mi ŝatis ĝin. Mia kunlaboristino ne trinkis iun, tamen.

Poste, ni sidis kaj parolis pri multaĵoj, kaj tiam mi elveturis al mia domo je naŭ horoj. Ĝi estis bontago, kun bonamikoj.

Dankfesto

23.11.2006 § Komenti

Hodiaŭ estas Dankfesto ĉi tie en Usono. Ĉar mia familio ne estas ankoraŭ ĉi tie en Oregono (sed ili estos baldaŭ – vidu sube), amikino de mia laborejo invitis min por Dankfestmanĝo al la domo de ŝi kaj ŝia edzo. Ankaŭ kelkaj aliaj estos tie. Mi ne kuiras – almenaŭ, ne tre bona – tial ĝi estas mia tasko alporti trinkojn. Ŝi sugestis vinon, sed mi ne trinkas vinon, kaj mi scias ke nek ili nek la aliaj gastoj ankaŭ trinkas vinon. Tial, mi aĉetis ok boteloj de multekosta zingibra soda. Tia sodaĵo ne estas akve kiel “Kanado Seka”, sed estas tre forta kaj saporplena. Mi ŝatas tian sodaĵon tre multe, sed ĝi estas tro multekosta por mi normale aĉeti.

Mi iros al ŝia domo je tri horoj. Antaŭ tiam, mi ĵus malstreĉiĝos. Poste, mi eble dormos! 🙂

La festsemajnfino estas kvar tagoj, tial mi ankaŭ ne laboros morgaŭ. Jes!

Mia Familio Revenos

19.11.2006 § Komenti

Antaŭ julio, mia fratino kaj sia familio transloĝiĝis al Arizono. Tamen, mi ĵus parolis kun mia fratino per la telefono, kaj ŝi diris ke ili retransloĝiĝos al Oregono, tre baldaŭ. Morgaŭ, mia bofrato rezignos sian oficon, kaj ili tuj retransloĝiĝos al Novporto. Novporto estas kie la gepatroj de mia bofrato loĝas, sed ĉi tiu retransloĝiĝo estos nur provizora. Mia fratino ne ŝatas Novporton, tial ili serĉos por oficon en Portlando (aŭ Korvaliso, Salemo, aŭ…). Mi esperas ke ili trovos oficon en la Portlanda areo, ĉar mi volas havi mian familion ĉi tie, kie mi povas vidi ilin. Arizono estas tro malproksima.

Riparisto Ne Aperis

18.11.2006 § 1 komento

La konstruisto kiu estis riparonta mia barilo neniam aperis. Grrr. Tiu ne estas la unua fojo ke konstruistoj ne aperis kiam ili diris ke ili estus. Kial estas konstruistoj tiel? Aliaj komercistoj ne povas agi en tia maniero, aŭ ili perdos iliajn klientojn. Sed konstruistoj ne ŝajnas zorgi. Mi supozas ke la konstruistoj havas tiom da laboro ke ili povas facile elporti la koston de nezorganta.

La Ŝtormoj Kaj Mia Barilo

18.11.2006 § Komenti

Antaŭdimanĉe, ni spertis fortan ŝtormon, ĉi tie en la Portlanda areo. Fortaj ventoj kaj pluvo frapis mian urbon, kaj faligis multajn arbojn. Miaj arboj ne falis (dank’ Dio), sed sekcio de mia barilo faris. Je lundo, iu (mi ne scias kiun) starigis ĝin kun du fostoj. Sed, dum marda nokto, ni havis alian ŝtormon. Kaj mia barilo falis denove. La fostoj estis nesufiĉaj apogi ĝin kontraŭ la novaj fortaj ventoj.

Hodiaŭ, viro venos kaj riparos ĝin. Sed, li ne estas ankoraŭ ĉi tie. Mi esperas ke li aperos, ĉar la barilo aspektas terura.

La Elektrevo Veriĝas

11.11.2006 § 1 komento

Antaŭmarde, ni havas nian mezoficoperiodan elekton. Kiel mi esperis, la maldekstranoj gajnis. Kaj kiel! Mi kredis ke ili gajnus la Domon, kaj mi ne kredis ke ili ankaŭ gajnus la Senaton. Bone!

Mi amuziĝis kiam, la sekva tago, Rumsfeld demisiis. Ho! Nur du tagoj antaŭe – unu tago antaŭ la elekto – Buŝ diris ke Rumsfeld restus ĝis la fino de la Buŝ oficoperiodo. Sed unu tago antaŭ la elekto: foriris!

Kiam Buŝ diris ke la demisio estis planita, kaj ke Buŝ nepovus diri la veron pri ĝi antaŭ la elekto… Hahahaha. Certe. Eble, Buŝ mensogis? Ne, ne, kiel povus esti tiun? Mensogis Buŝ antaŭe? Mmmm… eble. Sed, ne – Buŝ nepovus mensogi al la Usona popoloj! La tuj demisio nepovus esti politika!

Pfft.

Do, mi estas feliĉa. Sed, la futuro ankoraŭ neestas klara. Irako ankoraŭ estos problemo, kaj tiu problemo neforiros. Ni ankaŭ nepovos ĵus foriri Irakon, sed ĝi estos problemo se vi restos. Tie neestas iu ajn facilaj respondoj. Sed, mi kredas ke la maldekstranoj trovos pli respondoj ol la dekstranoj trovus – la dekstranoj kaŭzis la aktualajn problemojn!

Sed… mi nun havas esperon. Mi nehavas ĝin antaŭe.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Novembro, 2006 at Usono.