La Ŝtormoj Kaj Mia Barilo
18.11.2006 § Komenti
Antaŭdimanĉe, ni spertis fortan ŝtormon, ĉi tie en la Portlanda areo. Fortaj ventoj kaj pluvo frapis mian urbon, kaj faligis multajn arbojn. Miaj arboj ne falis (dank’ Dio), sed sekcio de mia barilo faris. Je lundo, iu (mi ne scias kiun) starigis ĝin kun du fostoj. Sed, dum marda nokto, ni havis alian ŝtormon. Kaj mia barilo falis denove. La fostoj estis nesufiĉaj apogi ĝin kontraŭ la novaj fortaj ventoj.
Hodiaŭ, viro venos kaj riparos ĝin. Sed, li ne estas ankoraŭ ĉi tie. Mi esperas ke li aperos, ĉar la barilo aspektas terura.
Respondi