Tre Malvarmega
28.11.2006 § Komenti
Evidente, la vetero estas la grandnovaĵo, ĉi-semajne. La danĝero de pli neĝo pasis, sed la nuboj ankaŭ foriris. Sen nuboj, la temperaturo rapide falis post eknokto. Nun, la temperaturo subfrostas. Ĉi-nokte, kaj morgaŭ, malvarmegos, kaj morgaŭ-nokte la nuboj revenos doni al ni frostpluvo.
Frostpluvo estas pli malbona ol neĝo! Ĝi povas esti tre bela en la sunlumo – ĉio estas kovrita en kristalo – sed ĝi estas multa pli danĝera veturi en ĝi ol en la neĝo. Mi esperas ke la malbonvetero estos baldaŭ finita. Sed, mi kredas ke ĝi estos ĵus komenco, ĉar ĝi ne estas eĉ decembro!
Respondi