Leganta kaj Ludanta

29.12.2006 § 1 komento

Mia ferio baldaŭ finiĝos. Mi kredas ke mi bezonas unu plian semajnon, sed ne – mi devos reveni al mia laborejo je mardo.

Hodiaŭ, mi legis mian libron, kiu estas biografio de la fizikisto, Richard Feynman. Antaŭlonge, mi legis kelkajn librojn pri Feynman, sed ili estis anekdotaj. Ĉi tiu libro estas normala biografio, kaj estas pli detalplena, ol la aliaj libroj, pri historioj kiel la Manhattan Project, ktp.

Kiam mi ne legis, tiam mi ludis muzikon. Kiel antaŭe, kiam mi diras “ludi”, mi signifas ke mi ludas mian propran muzikon (muziko, kiun mi mem verkis), kun miaj propraj manoj sur mia sintezatoro. Mi ludis muzikon dum du aŭ tri horoj.

Mi devintus purigi mian domon, sed ne, mi ne tiun faris. Mi malŝategas dompurigi, kaj estas tre facile nefari ĝin. Tial, mia domo neniam estas tutpura. Ĝi estas neniam tutmalpura, tamen, ĉar kvankam mi malŝategas purigi ĝin, mi ankaŭ malŝategas loĝi en malpura domo. Eble morgaŭ. Ho!

Mi vidis M:I:III (Mission Impossible III), kun Tom Cruise. Kvankam li ŝajnas freneza, li ankoraŭ estas bona aktoro. Tamen, la kinfilmo estis nur okej. Multaĵoj eksplodis, sed tion estas ĉion mi anticipis. Iuj situacioj estis stultaj, sed tute, la rakonto estis sufiĉe amuza.

Aĵetoj

27.12.2006 § Komenti

Nemulta raporti. Hieraŭ mi puretis mian domon, iris al la videovendejo (“X-Men: Last Stand” kaj “M:I:III”), kaj manĝis picon ĉe tagmanĝo. Mi allitis tre malfrue (2:00 atm), kaj vekiĝis matene tro frue (9:00 atm).

Hodiaŭ mi planas plipureti mian domon, kaj iri al la Kaiser apoteko. Eble, malfrue, mi vidos unu el miaj kinfilmoj. La vetero estas bona, tial mi eble iros pli ekstere hodiaŭ ol mi estis antaŭ nelonge.

Alia trankvila tago, en trankvila semajno.

Kristnasko

25.12.2006 § Komenti

Unue, mi bondeziras al ĉiuj miaj leguloj gajan Kristnaskon!

Kiel estas kutime, mi solas, hodiaŭ. Mia familio festas en Novporto kun la bopatroj de mia fratino. Por mi iri tien, mi devus veturi tri horojn, kaj transirus neĝplenajn montojn (tial, eble la veturo estus pli ol tri horoj – ĝi estas tri horoj en somero, kiam la vojoj estas senobstrukcaj kaj sekaj). Mia aŭto ne bonagas en neĝo, tial mi ne iros al Novporto. Mi supozas ke mia fratino telefonos (mi ne povos telefoni ŝin, ĉar mi ne scias la telefonan numeron de ŝiaj bopatroj).

Do, hodiaŭ estos trankvila por mi. La ĉefa diferenco inter hodiaŭ kaj la cetero de mia ferio estas ke hodiaŭ la vendejoj estas fermitaj.

Romo

23.12.2006 § Komenti

La lastaj kelksemajnoj, mi vidis la HBO televidserion “Rome” (Romo), je DVD. Mi finfine finis ĝin lastanokte.

La televidserio plaĉegas al mi. La videfektoj estas mirindaj – ili estas tiel bonaj ke oni preskaŭ kredas ke la aktoroj estas vere tie, en antikva Romo. Unufoje, iuj el la uloj iris al Aleksandrio, kaj la vidaĵo de la haveno (kun la lumturo – unu el la sep miroj de la antikva mondo) aspektis tutrealan. Kiam oni vidas ilin en Romo mem, oni kredas ke la urbo estas grandega kaj viva.

La rakonto estas la aferon oni supozus: la reveno de Cezaro de Galo, lia peno iĝi imperiestron, kaj lia fina murdo. Tie estas multaj uloj en la rakonto krom Cezaro, kompreneble, kaj iliaj rakontoj estas ankaŭ tre interesaj. La rakonto estas ne nur pri la nobelaroj, sed ankaŭ pri iuj ordinaraj homoj. Tiel, ni vidas ĉiajn vivojn, de riĉaj al malriĉaj, de potencaj al malpotencaj.

Mi forte rekomendas ĉi tiun televidserion por iu ajn kiu amas la antikvan mondon (kiel mi faras). Ĉiuj (el la dek du) epizodoj estas bonegaj kaj ĝuindaj.

Mia Ferio Ĝis Nun

21.12.2006 § Komenti

Nemulta pridiri okazis ekde mi vidis la kinfilmon. Post tiam, mi legetis libron, vidis televidilon, surretis tromulte, vidis DVDojn, kaj butikumetis.

Lastanokte, mi ŝanĝis la operacosistemon je mia komputilo de MEPIS linukso al Kubuntu (ankaŭ linukso). Ambaŭ similas la alian (ĉar ambaŭ estas derivaĵoj de Debian linukso). Sed la MEPIS versio estis malnova (pli ol unu jaro), kaj la Kubuntu versio estas tutnova. Nun, ŝajnas al mi ke mia komputilo laboras plirapide. Iuj el la programoj estas malfruaj versioj de la programojn mi havis je la antaŭa sistemo, kaj estas malsametaj (plejparte plibonaj – tamen, iam, la malfruaj versioj nesignifas progreson).

Antaŭ du tagoj, mi dormegis. Mi ekdormis, la antaŭa nokto, je 9:00 ptm, kaj vekis matene je 8:00 atm. Je 3:00 ptm, mi dormetis denove. Ŭaŭ. Mi preskaŭ neniam dormas kiel tiel, krom se mi estas malsana (sed, mi neestis malsana). Sentis tre bone.

Do, nemulta pridiri. Mi esperas ke mi nebezonos raporti primultan dum la cetero de mia ferio. Tial estas kial ĝi estas ferio!

Casino Royale

18.12.2006 § Komenti

Kiel mi menciis ke mi estus, hodiaŭ mi vidis la novan Bond kinfilmon”Casino Royale”. Mi estas surpriziĝita. Laŭ mi, ĉi tiu Bond kinfilmo estas la plejbona ekde la epoko de Sean Connery. Ne tiel bona kiel Connery, sed plibona ol io ajn ekde tiam.

Ĉi tiu kinfilmo estas tre malsamaj ol la plifruaj. Ĉi tiu estas vera spionfilmo, sen stultaj umiloj (brakhorloĝoj kiuj pafas laserfaskojn, eksplodantaj plumoj, ktp). Anstataŭe, Bond estas ĵus tre, tre, forta – sed senmorala – viro. Ne malmorala – simple senmorala. Ĉi tiu estas plikiel la libroj ol la malnovaj kinfilmoj (kvankam la Connery kinfilmoj estis proksima – tial estas unu kialo ke liaj kinfilmoj estas plibonaj ol la malfruaj – ĝis nun).

La rakonto estas malstulta, ankaŭ. Ne superkrimulo kiu volas konkeri la mondon. Ne raketoj. Ne ŝipegoj kiuj manĝas aliajn ŝipojn, ktp. Jes, tie estas krimegulo, sed li estis kredebla (nu, escepte de lia maldekstra okulo ofte sangis; tiu estis stranga). Sed, li estis malbona kiel normala krimegulo estas malbona.

Bond ankaŭ disbatiĝas. Multaj fojoj. Li trovas mem en la malsanulejo, kelkfoje.

La virinon li kunestis ne plaĉas al mi. Eva Green. Mi malŝatas ŝin en “Kingdom of Heaven”, kaj mi malŝatas ŝin ĉi tie, ankaŭ. Sed, tiu estas malgranda afero.

Tuta, la kinfilmo (kiel Bond kinfilmo) plaĉas al mi por la unua fojo ekde multaj jaroj. Mi antaŭĝojas la sekvon.

La Plano por la Tago

18.12.2006 § Komenti

Mia plano por hodiaŭ estas vidi la James Bond kinfilmon, “Casino Royale”. Mi ĉiam ŝatis la Bond filmojn, sed ofte ili ne estas tiel bona kiel mi volas. La unua filmo – “Dr. No” – estis tre bona, kaj ankaŭ “Goldfinger”, “From Russia With Love”, ktp. La filmoj kun Sean Connery estis la plejbonaj, ĉar ili estis veraj spionfilmoj. Eĉ “On Her Majesty’s Secret Service” estis tre bona (kaj Dianna Rigg estis belega). Sed, tiam venis la mallumtempojn: la epoko de Roger Moore. Ho! Tre bona? NE bona. “Live And Let Die” estis okej, sed la sekvaj filmoj estis malbonegaj.

Kvankam iu kredas ke Timothy Dalton estis malbona Bond, li plaĉas al mi kontraŭ Roger Moore. Mi ankaŭ kredas ke Pierce Brosnan estis sufiĉe bona, sed li estis tro “belknabeca” esti Bond, kaj la rakontoj estis stultaj.

Nun, tamen, mi aŭdis ke la nova Bond estas, ne nur bona, sed eble la plejbona. Mi ne kredas ke li povas esti plibona ol Connery, sed tia afero eblas. Do, hodiaŭ mi vidos. Mi esperas ke la nova Bond estos tiel bona kiel Connery, kaj se li estus plibona… mi tre feliĉiĝos.

Mi Ekferias

16.12.2006 § 1 komento

Hodiaŭ, mi ekferias. Ĉiujare, mi ferias du semajnojn dum somero kaj du semajnojn dum vintro, kaj ĉi tiam estas la vintra ferio. Jes, ĉiujare, mia laborejo donas al ni po dudek kvar feritagoj, tial eĉ kvar semajnoj neuzas ĉiujn el ili. Kompreneble, se ni malsanus, ni ankaŭ devus uzi feritago(j)n, ĉar niaj feritagoj kaj niaj malsantagoj estas ambaŭ la sama. Sed, malkiel aliaj usonaj kompanioj, kaj ĉar la malsantagoj estas ankaŭ feritagoj, ni povas uzi ĉiujn el ili, ĉiu jaro. La plejparto el usonaj kompanioj ne donas tiom.

Kion faros mi? Mi ne scias. Mi neniam antaŭscias kion mi faros dum ferioj. Mi eble ludos\verkos muzikojn, vidos televidon\kinfilmon, legos librojn, kaj… Kion mi nefaros, estos labori!

Efektive, mi laboretos. La ferio neestos tutludo. Mi devos puri mian domon kaj ŝanĝos la oleon en mia aŭto, ktp. Sed, ĝi estos ne multa laboro.

Ventŝtormo

14.12.2006 § Komenti

Aktuale, ni havas ventŝtormegon. Je kvar horoj, la vento ekblovis, kaj nun blovas tre fortege (kun ankaŭ pluvo, kompreneble). Mia barilo ankoraŭ staras, tamen, kiu estas bona situacio. La lasta tempo ni havis ventŝtormon, mia barilo falis, kaj estis neriparita por tri semajnoj. Mi esperas ke ĝi restos stari ĉi tiun tempon. 🙂

Morgaŭ estos la lasta tago de laboro por mi por du semajnoj. Jes! Mi ekferios morgaŭ-nokton, kaj ne laboros denove ĝis januaro 3a. Mi bezonas ferion. Mi estas tre laca, kaj ne pensas klare, kaj estas kolerema. Tiu ne estas bona. Mi ne volas diri kial (ĝi estas longa rakonto, kaj mia Esperanto neestas sufiĉa diri ĝin rapide), sed mi bezonas ripozi for de mia laborejo. Do… mi feliĉe antaŭĝojas mian ferion.

Aŭto Riparita

11.12.2006 § Komenti

Hodiaŭ, mi prenis mian aŭton al la garaĝisto, kaj li riparis mian rompiĝan bremsolumon. Ĝi ne estis tiel multekosta kiel mi timis. Ĝi estis nur rompiĝa ŝaltilo (sub la bremsopedalo), kaj la riparo kostis ĵus sub $100. Ne malbona. Mia aŭto estas BMW 328i, kaj ofte eĉ simplaj riparoj estas tre multekostaj. Sed ne ĉi-tiufoje.

Mi esperas ke mi ne devos ripari ion ajn alian por iom da tempo.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Decembro, 2006 at Usono.