Familiaj Aferoj

10.12.2006 § Komenti

Hodiaŭ, mia fratino kaj sia edzo (kaj infanoj) vizitis min. Mia bofrato dungiĝis, ĉi tiu semajno, en aŭtovendejo en Eŭĝino (suda Oregono). Ili nun loĝas kun la gepatroj de mia bofrato (en Novporto), sed la gepatroj frenezigas ilin. La domo estas malgranda, kaj la muroj estas maldikaj. Kaj aktuale tie estas sep da ili (la kvin homoj en la familio de mia fratino, kaj la du gepatroj) en ĉi tiu malgranda domo. La gastoj frenezigas la gepatrojn, kaj la gepatroj frenezigas la gastojn. Tre malbona situacio.

Mia fratino kaj sia edzo aktuale havas malmultan monon, sed ili bezonas foriri el la domo de liaj gepatroj. Tial, ili demandis al mi se mi povus prunti al ili iom da mono. Mi ne volis prunti al ili, sed finfine mi jesis. La nova ofico estas bonega, kaj mia bofrato altpagiĝos. Tial estas kial mi jesis (kaj ankaŭ ĉar ili havis urĝan bezonon, kaj mi scias kiel tiu estas).

Do, hodiaŭ ili vizitis min, kaj mi donis monon al ili. Ili diris ke ili repagus min marte. Nu… ni vidos.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Familiaj Aferoj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: