Ventŝtormo
14.12.2006 § Komenti
Aktuale, ni havas ventŝtormegon. Je kvar horoj, la vento ekblovis, kaj nun blovas tre fortege (kun ankaŭ pluvo, kompreneble). Mia barilo ankoraŭ staras, tamen, kiu estas bona situacio. La lasta tempo ni havis ventŝtormon, mia barilo falis, kaj estis neriparita por tri semajnoj. Mi esperas ke ĝi restos stari ĉi tiun tempon. 🙂
Morgaŭ estos la lasta tago de laboro por mi por du semajnoj. Jes! Mi ekferios morgaŭ-nokton, kaj ne laboros denove ĝis januaro 3a. Mi bezonas ferion. Mi estas tre laca, kaj ne pensas klare, kaj estas kolerema. Tiu ne estas bona. Mi ne volas diri kial (ĝi estas longa rakonto, kaj mia Esperanto neestas sufiĉa diri ĝin rapide), sed mi bezonas ripozi for de mia laborejo. Do… mi feliĉe antaŭĝojas mian ferion.
Respondi