Casino Royale
18.12.2006 § Komenti
Kiel mi menciis ke mi estus, hodiaŭ mi vidis la novan Bond kinfilmon”Casino Royale”. Mi estas surpriziĝita. Laŭ mi, ĉi tiu Bond kinfilmo estas la plejbona ekde la epoko de Sean Connery. Ne tiel bona kiel Connery, sed plibona ol io ajn ekde tiam.
Ĉi tiu kinfilmo estas tre malsamaj ol la plifruaj. Ĉi tiu estas vera spionfilmo, sen stultaj umiloj (brakhorloĝoj kiuj pafas laserfaskojn, eksplodantaj plumoj, ktp). Anstataŭe, Bond estas ĵus tre, tre, forta – sed senmorala – viro. Ne malmorala – simple senmorala. Ĉi tiu estas plikiel la libroj ol la malnovaj kinfilmoj (kvankam la Connery kinfilmoj estis proksima – tial estas unu kialo ke liaj kinfilmoj estas plibonaj ol la malfruaj – ĝis nun).
La rakonto estas malstulta, ankaŭ. Ne superkrimulo kiu volas konkeri la mondon. Ne raketoj. Ne ŝipegoj kiuj manĝas aliajn ŝipojn, ktp. Jes, tie estas krimegulo, sed li estis kredebla (nu, escepte de lia maldekstra okulo ofte sangis; tiu estis stranga). Sed, li estis malbona kiel normala krimegulo estas malbona.
Bond ankaŭ disbatiĝas. Multaj fojoj. Li trovas mem en la malsanulejo, kelkfoje.
La virinon li kunestis ne plaĉas al mi. Eva Green. Mi malŝatas ŝin en “Kingdom of Heaven”, kaj mi malŝatas ŝin ĉi tie, ankaŭ. Sed, tiu estas malgranda afero.
Tuta, la kinfilmo (kiel Bond kinfilmo) plaĉas al mi por la unua fojo ekde multaj jaroj. Mi antaŭĝojas la sekvon.
Respondi