La Plano por la Tago

18.12.2006 § Komenti

Mia plano por hodiaŭ estas vidi la James Bond kinfilmon, “Casino Royale”. Mi ĉiam ŝatis la Bond filmojn, sed ofte ili ne estas tiel bona kiel mi volas. La unua filmo – “Dr. No” – estis tre bona, kaj ankaŭ “Goldfinger”, “From Russia With Love”, ktp. La filmoj kun Sean Connery estis la plejbonaj, ĉar ili estis veraj spionfilmoj. Eĉ “On Her Majesty’s Secret Service” estis tre bona (kaj Dianna Rigg estis belega). Sed, tiam venis la mallumtempojn: la epoko de Roger Moore. Ho! Tre bona? NE bona. “Live And Let Die” estis okej, sed la sekvaj filmoj estis malbonegaj.

Kvankam iu kredas ke Timothy Dalton estis malbona Bond, li plaĉas al mi kontraŭ Roger Moore. Mi ankaŭ kredas ke Pierce Brosnan estis sufiĉe bona, sed li estis tro “belknabeca” esti Bond, kaj la rakontoj estis stultaj.

Nun, tamen, mi aŭdis ke la nova Bond estas, ne nur bona, sed eble la plejbona. Mi ne kredas ke li povas esti plibona ol Connery, sed tia afero eblas. Do, hodiaŭ mi vidos. Mi esperas ke la nova Bond estos tiel bona kiel Connery, kaj se li estus plibona… mi tre feliĉiĝos.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Plano por la Tago at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: