Mia Ferio Ĝis Nun
21.12.2006 § Komenti
Nemulta pridiri okazis ekde mi vidis la kinfilmon. Post tiam, mi legetis libron, vidis televidilon, surretis tromulte, vidis DVDojn, kaj butikumetis.
Lastanokte, mi ŝanĝis la operacosistemon je mia komputilo de MEPIS linukso al Kubuntu (ankaŭ linukso). Ambaŭ similas la alian (ĉar ambaŭ estas derivaĵoj de Debian linukso). Sed la MEPIS versio estis malnova (pli ol unu jaro), kaj la Kubuntu versio estas tutnova. Nun, ŝajnas al mi ke mia komputilo laboras plirapide. Iuj el la programoj estas malfruaj versioj de la programojn mi havis je la antaŭa sistemo, kaj estas malsametaj (plejparte plibonaj – tamen, iam, la malfruaj versioj nesignifas progreson).
Antaŭ du tagoj, mi dormegis. Mi ekdormis, la antaŭa nokto, je 9:00 ptm, kaj vekis matene je 8:00 atm. Je 3:00 ptm, mi dormetis denove. Ŭaŭ. Mi preskaŭ neniam dormas kiel tiel, krom se mi estas malsana (sed, mi neestis malsana). Sentis tre bone.
Do, nemulta pridiri. Mi esperas ke mi nebezonos raporti primultan dum la cetero de mia ferio. Tial estas kial ĝi estas ferio!
Respondi