Romo
23.12.2006 § Komenti
La lastaj kelksemajnoj, mi vidis la HBO televidserion “Rome” (Romo), je DVD. Mi finfine finis ĝin lastanokte.
La televidserio plaĉegas al mi. La videfektoj estas mirindaj – ili estas tiel bonaj ke oni preskaŭ kredas ke la aktoroj estas vere tie, en antikva Romo. Unufoje, iuj el la uloj iris al Aleksandrio, kaj la vidaĵo de la haveno (kun la lumturo – unu el la sep miroj de la antikva mondo) aspektis tutrealan. Kiam oni vidas ilin en Romo mem, oni kredas ke la urbo estas grandega kaj viva.
La rakonto estas la aferon oni supozus: la reveno de Cezaro de Galo, lia peno iĝi imperiestron, kaj lia fina murdo. Tie estas multaj uloj en la rakonto krom Cezaro, kompreneble, kaj iliaj rakontoj estas ankaŭ tre interesaj. La rakonto estas ne nur pri la nobelaroj, sed ankaŭ pri iuj ordinaraj homoj. Tiel, ni vidas ĉiajn vivojn, de riĉaj al malriĉaj, de potencaj al malpotencaj.
Mi forte rekomendas ĉi tiun televidserion por iu ajn kiu amas la antikvan mondon (kiel mi faras). Ĉiuj (el la dek du) epizodoj estas bonegaj kaj ĝuindaj.
Respondi