Manĝmanko, Kaj Nupto

30.01.2007 § Komenti

Kiam mi matene alvenis al mia laborejo, mi trovis retpoŝton de mia projekta manaĝistino kiu diris ke ne estus manĝo por mia teamo, kaj mi eble volas alporti mian lunĉon hodiaŭ. Kompreneble, ŝi sendis la mesaĝon lastnokte (je 7:00 ptm!), kaj mi ne legis ĝin ĝis mi estis ĉe mia laborejo ĉi-matene, kiam estis jam tro malfrua por mi fari (kaj alporti) mian lunĉon. Mi havis ne monon kun mi, kaj ne manĝon, kaj mi loĝas tro malproksime iri hejmen kaj reveni post lunĉon. Grrr.

Mi pruntis iom da mono de mia amiko ĉe mia laborejo, tial mi ne malsatmortis. 🙂 Sed mi ankoraŭ estis tre iritita. Kion pensis ŝi? Mi nur malofte legas mian laborajn retpoŝtojn nokte. Iam, kompreneble, sed ne ofte.

Hodiaŭ mi ricevis alian retpoŝton de virino kiun mi kunlaboris antaŭ kelkaj jaroj. Ŝi foriris mian kompanion por flegistiniĝi. Ŝi skribis min diri ke ŝi havas novan retadreson, ĉar ŝi edziniĝis! Ŝi ankaŭ havis novan nomon. Mi ne parolis kun ŝi por preskaŭ unu jaro, tial mi surpriziĝis aŭdi de ŝi. Mi feliĉis aŭdi ke ŝi fartas tre bonega.

Kial Tiom Da Televidaj Remontroj?

29.01.2007 § 1 komento

Mi volis vidi la televidilon, ĉi-nokte, sed la televidaj montroj estis ĉiuj remontroj. Mi ŝatas la montrojn “Du Kaj Duonaj Viroj”, kaj “Kiel Mi Renkontis Vian Patrinon” (ambaŭ usonaj televidaj montroj), sed mi vidis ĉiujn antaŭe. Kial? La festsezono estas finita, kaj mi ne kredas ke mi jam vidis la tuta televidsezonon. Do, mi demandas kial la televidaj retoj ne nun montras novajn programojn, sed anstataŭe donas al ni la malnovajn?

Nu, certe ĉi tiu afero estas tre malgrava. Sed, vivo estas farita de multaj malgravaj aferoj. Malgrava, jes, sed mi ankoraŭ scivolas!

Anstataŭe, mi iris al Lernu!, legis la forumojn, kaj ankaŭ skribis iomete tie. Kaj nun mi skribas ĉi tiun. Tial, la vespero neestas malbona – la manko de televido neniam estas malbona, sed iam mi ankoraŭ volas fari ion senintelektan.

Vizito

28.01.2007 § Komenti

Hodiaŭ, mia frato vizitis min.  Kvankam ni loĝas en la samurba areo, ni nur malofte vidis unu la alian.  Mi ne memoras kiam mi laste vidis lin.  Eble lasta somero?  Mi ne scias.

Li transloĝiĝis de Vankuvero (Vaŝingtona Ŝtato) al Klakamaso (Oregono) lasta monato.  Nun, la veturo de lia domo al mia domo estas eble 20 minutoj.  Kiam li loĝas en Vankuvero, la veturo estis almenaŭ unu horo.  Nek mi nek li ŝatas veturi, tial ni malofte vizitis unu la alian.

Ni parolis pri liaj planoj iri al Oregona Ŝtata Universitato (OSU) por lerni iĝi muzikinstruiston.  Li ne povas komenci ĝis la vintro de 2008 (ĉar ĝis nur antaŭ kelkaj semajnoj li loĝas eksterŝtatan, kaj iri al OSU dum oni estas eksterŝtatulo estas tre multekosta).  Tial, li devas loĝi en Oregono unu jaro, kaj iĝi leĝan oregonulon, antaŭ li povas komenci.

Ni ankaŭ temas pri muziko (ĉar li estas ankaŭ muzikisto), kaj lia filino.  Lia filino, 19 jaraĝa knabino, ankoraŭ bezonas plenkreskuliĝi.  Laŭ li, ŝi ne volas fari ion ajn, kaj nur volas festi kun siaj amikoj.  Ŝi havas ne ambicion.  Ŝi ankaŭ kaŭzis ĝeno por sian patrinon (la eksedzino de mia frato), kiu finfine foririgis ŝin de la domo post ĝeno kun la polico.  Ne estas bonrakonto.

Ĉiukaze, mi estis feliĉa vidi mian fraton post tia longa tempo.

Konstante Manĝanta

27.01.2007 § Komenti

Ĉi tiu semajno ĉe mia laborejo, iom da anoj de mia teamo provis nian programon, dum mi ne provis ĝin, sed riparis tiujn problemojn kiujn ili trovis. Ni estis en aparta provĉambro, anstataŭ en niaj oficejoj, kaj ĉiutage ni ricevis manĝaĵon kiam ni alvenis matene kaj ĉe lunĉo. Ankaŭ, hieraŭ frunokte, ni eldonis novan version de nia malnova programo – kutime, kiam ni faras tiel, la kompanio aĉetas vespermanĝon por ni. Tiun ili ankaŭ faris, lastanokte. Do, ĉi-semajne ni manĝis konstante.

Kutime, ĉe mia laborejo, ni ne ricevas matenmanĝon, lunĉon, aŭ vespermanĝon. Mi kutime ne manĝas matenmanĝon, kaj portas mian lunĉon de hejmo. Kaj, kompreneble, la kompanio nur malofte aĉetas vespermanĝon por ni.

Mi malofte manĝas tiom kiom ni manĝis, ĉi-semajne. Mi kredas ke mi pliiĝis de kelkaj funtoj.

La Suno Revenas

24.01.2007 § Komenti

Kiam mi ĉi-nokte foriris mian laborejon, la ĉielo estis ankoraŭ luma (mi kredas ke tiu estas la unua fojo ekde frudecembro ke mi veturis hejmen en taglumo). Eble tiu veris plifrue, ĉi-semajne, sed plifrue ni havis multajn nubojn, kiuj obstrukcis la lumon.

Printempo estos baldaŭ ĉi tie.

La lumreveno plaĉas al mi. Mi neŝatas iri laboren en la mallumo, kaj pli malfrue iri hejmen denove en la mallumo, kaj nur vidas la sunlumon (aŭ, pliofte, la “nublumon”) tra mia fenestro. Sed nun, ĉiutage, la tagoj kreskos plilongajn kaj la noktoj kreskos plimallongajn. Baldaŭ la suno ne jam subiros kiam mi alvenos hejmen. Mi antaŭĝojas ĉi tiun tempon.

Dompuriĝa Tago

21.01.2007 § Komenti

Hodiaŭ mi finfine puriĝis mian domon. Mi ne ŝatas dompuriĝi (mi ŝatas puran domon, tamen – evidente mi estas viro de komplekseco), tial mi tre facile trovas pensojn kiuj tentas min alifari. Do… dompuriĝado neniam finiĝos, ĉar novioj ĉiam bezonas esti farinta. Kaj veras, ĉi tie. Mi nefiniĝis. Mi simple puriĝis multajn lokojn, sed estas ankoraŭ multajn plifari.

Okej, eble neinteresa. Sed la tutpunkto de ĉi tiu blogo estas praktiki esperantan skribadon. Mi skribas kio okazas, interesa aŭ teda, aŭ mi nepraktas. Tial, mi skribas, eĉ kiam dompuriĝado estas la plejinteresa afero dum la tago. 🙂

Mi surpriziĝis kiam mi vidis ke Battlestar Galactica (televidserio, ĉi tie en Usono) transloĝiĝis al dimanĉa nokto. Ĝi estis je vendredaj noktoj dum la lastaj du jaroj. Mi esperas ke mi povos memori la transloĝiĝon (kvankam, se mi forgesos unu- aŭ du- fojojn, mi certe ĉagreniĝos, kaj poste memoros). Mi ŝatas tiun televidserion ekde ĝi komencis.

Mia Muzika Hobio

20.01.2007 § Komenti

Mi estas amatora muzikisto dum multaj jaroj. Ekde mi estis infano, mi ludas la pianon kaj elektran orgenon. Je 1985 mi aĉetis simplan sintezatoron (Roland Juno-6) kaj ludis ĝin dum 13 jaroj. Je 1998 mi aĉetis novan (Yamaha SY-77), je 1999 mi aĉetis Korg Triton, kaj je 2001 mi aĉetis Korg Karma. Kiam mi aĉetis mian SY-77, mi ankaŭ vendis la Juno-6 (mi pli malfrue bedaŭris tiun agon), tial mi havis tri sintezatorojn. Tamen, la SY-77 estis rompetita kiam mi transloĝiĝis al mia lasta domo. La SY-77 ripariĝus, sed mi ne jam faris tion.

Do, mi havas du funkcian sintezatorojn, kaj unu malfunkcian. Sed, mi ne ludas iun ajn el ili. La mondo de komputila softvaro nun estas kie mi ludas muzikon.

Je 2003 mi aĉetis Propellerheads Reason, kiu estas tuta softvara muzikstudio. Je 2004 mi aĉetis Ableton Live kaj Native Instruments Reaktor. Live estas por verkanta maŝmuzikon, kaj Reaktor estas sintezatora konstruata softvaro. Plue, mi trovis multajn senpagajn softvarajn sintezatorojn je la interreto. Tial, mi neplue havas tri sintezatorojn – mi havas centojn.

El ĉiuj miaj muziksoftvaroj, mi plejŝatas Reason. Ĝi enhavas ĉion oni bezonas verki elektran muzikon. La Triton, Karma, kaj la sintezatoroj en Reaktor, eble sonas plibone ol Reason, sed Reason estas tre plifacila uzi.

Se vi volas aŭskulti mian muzikon, vi povas trovi ĝin ĉi tie. La paĝo estas en angla, sed la muzikoj estas nek en angla nek en esperanto – ĝi estas nur muziko. Mi esperas ke vi ĝuas ilin.

Radio Verda

18.01.2007 § 1 komento

Mi ne skribas multe pri esperanto mem. Parto el tiu fakto estas ĉar mi estas nur unu jara komencanto, kaj diri pri esperanto signifas ke mi scias multan pri esperanto. Vere, mi havas multan lerni.

Unu el la plej valoraj aferoj oni povas lerni, tamen, estas kompreni parolatan esperanton. Lerni legi, aŭ skribi, estas plifacile ol lerni aŭdi kaj kompreni. Multaj el ili lernas esperanton sole, kaj tio malfaciligas iom aferojn. Mi ankaŭ plejparte lernas esperanton sole, sed pro la interreto ni ankoraŭ povas lerni kompreni parolatan esperanton.

Radio Verda estas podkasto far Arono kaj Karlina (de Vankuvero, Kanado), kiuj donas al ni novajn programojn ĉiuj kelkaj semajnoj. Ambaŭ homoj parolas tre klare, kaj la epizodoj estas agrablaj, amuzaj, interesaj, kaj neniam tro longaj. Mi ĉiam antaŭĝojas la sekvan epizodon.

Komence, mi nepovas kompreni multan. Sed, ju pli mi aŭskultis, des pli mi komprenis. Kiel legado kaj skribado, kompreni parolatan esperanton postulas praktikon.

Se vi ne konas Radio Verda, kaj volas plibonigi vian komprenon de parolata esperanto, mi forte rekomendas ke vi vizitu ilin, kaj aŭskultu al la podkastoj. Mi scias ke vi revenos tien tempo post tempo.

Hodiaŭ ili eldonas novan epizodon. Por kio antendas vi?!? 🙂

Blogo Transloĝiĝis

17.01.2007 § Komenti

Mia blogo transloĝiĝis al nova adreso. Novaj ĝisdatigitoj estas tie.

Laboris Hejme

16.01.2007 § Komenti

Mi antaŭdiris ke mi ne mencius neĝon krom se ni entombiĝis en ĝi. Nu, ni estis, ĉi-matene. Kiam mi lasta nokte enlitiĝis, la ĉielo estis hela. Kiam mi matene vekiĝis, la neĝo estis falanta sub grizaj kaj malhelaj nuboj. Ni ricevis nur unu colon (eble du), sed ĝi estis sufiĉa por mi labori hejme, hodiaŭ.

Mi ne ŝatas labori hejme. Mi havas neniun kunparoli, sed mi bezonas paŭzi de tempo al tempo, kaj tiam mi estas sola. Tial, la paŭzoj neestas tre bonaj.

Ĉiukaze, la veterprognozistoj diras ke la neĝo neforiros morgaŭ, tial mi ankaŭ tiam devos labori hejme. Mi volas ke ĝi foriros baldaŭ, por ke mi povas reveni al mia laborejo.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Januaro, 2007 at Usono.