Laboris Hejme
16.01.2007 § Komenti
Mi antaŭdiris ke mi ne mencius neĝon krom se ni entombiĝis en ĝi. Nu, ni estis, ĉi-matene. Kiam mi lasta nokte enlitiĝis, la ĉielo estis hela. Kiam mi matene vekiĝis, la neĝo estis falanta sub grizaj kaj malhelaj nuboj. Ni ricevis nur unu colon (eble du), sed ĝi estis sufiĉa por mi labori hejme, hodiaŭ.
Mi ne ŝatas labori hejme. Mi havas neniun kunparoli, sed mi bezonas paŭzi de tempo al tempo, kaj tiam mi estas sola. Tial, la paŭzoj neestas tre bonaj.
Ĉiukaze, la veterprognozistoj diras ke la neĝo neforiros morgaŭ, tial mi ankaŭ tiam devos labori hejme. Mi volas ke ĝi foriros baldaŭ, por ke mi povas reveni al mia laborejo.
Respondi