Radio Verda

18.01.2007 § 1 komento

Mi ne skribas multe pri esperanto mem. Parto el tiu fakto estas ĉar mi estas nur unu jara komencanto, kaj diri pri esperanto signifas ke mi scias multan pri esperanto. Vere, mi havas multan lerni.

Unu el la plej valoraj aferoj oni povas lerni, tamen, estas kompreni parolatan esperanton. Lerni legi, aŭ skribi, estas plifacile ol lerni aŭdi kaj kompreni. Multaj el ili lernas esperanton sole, kaj tio malfaciligas iom aferojn. Mi ankaŭ plejparte lernas esperanton sole, sed pro la interreto ni ankoraŭ povas lerni kompreni parolatan esperanton.

Radio Verda estas podkasto far Arono kaj Karlina (de Vankuvero, Kanado), kiuj donas al ni novajn programojn ĉiuj kelkaj semajnoj. Ambaŭ homoj parolas tre klare, kaj la epizodoj estas agrablaj, amuzaj, interesaj, kaj neniam tro longaj. Mi ĉiam antaŭĝojas la sekvan epizodon.

Komence, mi nepovas kompreni multan. Sed, ju pli mi aŭskultis, des pli mi komprenis. Kiel legado kaj skribado, kompreni parolatan esperanton postulas praktikon.

Se vi ne konas Radio Verda, kaj volas plibonigi vian komprenon de parolata esperanto, mi forte rekomendas ke vi vizitu ilin, kaj aŭskultu al la podkastoj. Mi scias ke vi revenos tien tempo post tempo.

Hodiaŭ ili eldonas novan epizodon. Por kio antendas vi?!? 🙂

§ One Response to Radio Verda

  • Roland diras:

    En Francio plej auxskultata E-a radio estas Radio Polonia, (E-a ligvaj elsendoj de la pola radio) kiu estas tre interesa, kaj parolas tre bone (sed rapide!). Eble vi eksciis pri la problemo, kiun ili havis, kiu multe emociis Esperantujon: La nova naciisma registaro decidis forigi la E-ajn elsendojn, dirante ke ili estis “restajxo de komunismo” kaj ke ili bezonis la monon por pliigi elsendojn al Ukrainio kaj bjelarusio. Estis vasta internacia kampnjo letera de esperantistoj dirante kiom estis bona kaj grava al Pollando la elsendoj en la Esperanta lingvo: neniu rezulto, la registaro tute fajfis pri tio. Sed unutage la direktoro de la radio diris al jxurnalisto: “Elsendi elsendojn en Esperanto cxar Zamenhof estas pola? kial? devus pli bone Israelo fari tion, cxar li estis jda”. Tio kauzis grandan sturmon en la gazetoj polaj kaj eksterlandaj, cxar oni tuj suspektis, ke eble esti pri kontrauxsemitismo, kiun li diris tion. Kaj tio, kion la tuta kampanjo kaj argumentoj de la tutteraj esperantistoj ne sukcesis, la skandalo estigita de tiu eta frazo, kaj la timo, mi konjektas, de la pola registaro esti taksata kontrauxsemita, sukcesis!! La elsendoj ne estis vere forogitaj. ili ne plu estas elsenditaj per la ondoj, sed ili plu ekzistas per interreto.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Radio Verda at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: