Mia Muzika Hobio

20.01.2007 § Komenti

Mi estas amatora muzikisto dum multaj jaroj. Ekde mi estis infano, mi ludas la pianon kaj elektran orgenon. Je 1985 mi aĉetis simplan sintezatoron (Roland Juno-6) kaj ludis ĝin dum 13 jaroj. Je 1998 mi aĉetis novan (Yamaha SY-77), je 1999 mi aĉetis Korg Triton, kaj je 2001 mi aĉetis Korg Karma. Kiam mi aĉetis mian SY-77, mi ankaŭ vendis la Juno-6 (mi pli malfrue bedaŭris tiun agon), tial mi havis tri sintezatorojn. Tamen, la SY-77 estis rompetita kiam mi transloĝiĝis al mia lasta domo. La SY-77 ripariĝus, sed mi ne jam faris tion.

Do, mi havas du funkcian sintezatorojn, kaj unu malfunkcian. Sed, mi ne ludas iun ajn el ili. La mondo de komputila softvaro nun estas kie mi ludas muzikon.

Je 2003 mi aĉetis Propellerheads Reason, kiu estas tuta softvara muzikstudio. Je 2004 mi aĉetis Ableton Live kaj Native Instruments Reaktor. Live estas por verkanta maŝmuzikon, kaj Reaktor estas sintezatora konstruata softvaro. Plue, mi trovis multajn senpagajn softvarajn sintezatorojn je la interreto. Tial, mi neplue havas tri sintezatorojn – mi havas centojn.

El ĉiuj miaj muziksoftvaroj, mi plejŝatas Reason. Ĝi enhavas ĉion oni bezonas verki elektran muzikon. La Triton, Karma, kaj la sintezatoroj en Reaktor, eble sonas plibone ol Reason, sed Reason estas tre plifacila uzi.

Se vi volas aŭskulti mian muzikon, vi povas trovi ĝin ĉi tie. La paĝo estas en angla, sed la muzikoj estas nek en angla nek en esperanto – ĝi estas nur muziko. Mi esperas ke vi ĝuas ilin.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Mia Muzika Hobio at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: