Konstante Manĝanta
27.01.2007 § Komenti
Ĉi tiu semajno ĉe mia laborejo, iom da anoj de mia teamo provis nian programon, dum mi ne provis ĝin, sed riparis tiujn problemojn kiujn ili trovis. Ni estis en aparta provĉambro, anstataŭ en niaj oficejoj, kaj ĉiutage ni ricevis manĝaĵon kiam ni alvenis matene kaj ĉe lunĉo. Ankaŭ, hieraŭ frunokte, ni eldonis novan version de nia malnova programo – kutime, kiam ni faras tiel, la kompanio aĉetas vespermanĝon por ni. Tiun ili ankaŭ faris, lastanokte. Do, ĉi-semajne ni manĝis konstante.
Kutime, ĉe mia laborejo, ni ne ricevas matenmanĝon, lunĉon, aŭ vespermanĝon. Mi kutime ne manĝas matenmanĝon, kaj portas mian lunĉon de hejmo. Kaj, kompreneble, la kompanio nur malofte aĉetas vespermanĝon por ni.
Mi malofte manĝas tiom kiom ni manĝis, ĉi-semajne. Mi kredas ke mi pliiĝis de kelkaj funtoj.
Respondi