Vizito
28.01.2007 § Komenti
Hodiaŭ, mia frato vizitis min. Kvankam ni loĝas en la samurba areo, ni nur malofte vidis unu la alian. Mi ne memoras kiam mi laste vidis lin. Eble lasta somero? Mi ne scias.
Li transloĝiĝis de Vankuvero (Vaŝingtona Ŝtato) al Klakamaso (Oregono) lasta monato. Nun, la veturo de lia domo al mia domo estas eble 20 minutoj. Kiam li loĝas en Vankuvero, la veturo estis almenaŭ unu horo. Nek mi nek li ŝatas veturi, tial ni malofte vizitis unu la alian.
Ni parolis pri liaj planoj iri al Oregona Ŝtata Universitato (OSU) por lerni iĝi muzikinstruiston. Li ne povas komenci ĝis la vintro de 2008 (ĉar ĝis nur antaŭ kelkaj semajnoj li loĝas eksterŝtatan, kaj iri al OSU dum oni estas eksterŝtatulo estas tre multekosta). Tial, li devas loĝi en Oregono unu jaro, kaj iĝi leĝan oregonulon, antaŭ li povas komenci.
Ni ankaŭ temas pri muziko (ĉar li estas ankaŭ muzikisto), kaj lia filino. Lia filino, 19 jaraĝa knabino, ankoraŭ bezonas plenkreskuliĝi. Laŭ li, ŝi ne volas fari ion ajn, kaj nur volas festi kun siaj amikoj. Ŝi havas ne ambicion. Ŝi ankaŭ kaŭzis ĝeno por sian patrinon (la eksedzino de mia frato), kiu finfine foririgis ŝin de la domo post ĝeno kun la polico. Ne estas bonrakonto.
Ĉiukaze, mi estis feliĉa vidi mian fraton post tia longa tempo.
Respondi