Kial Tiom Da Televidaj Remontroj?
29.01.2007 § 1 komento
Mi volis vidi la televidilon, ĉi-nokte, sed la televidaj montroj estis ĉiuj remontroj. Mi ŝatas la montrojn “Du Kaj Duonaj Viroj”, kaj “Kiel Mi Renkontis Vian Patrinon” (ambaŭ usonaj televidaj montroj), sed mi vidis ĉiujn antaŭe. Kial? La festsezono estas finita, kaj mi ne kredas ke mi jam vidis la tuta televidsezonon. Do, mi demandas kial la televidaj retoj ne nun montras novajn programojn, sed anstataŭe donas al ni la malnovajn?
Nu, certe ĉi tiu afero estas tre malgrava. Sed, vivo estas farita de multaj malgravaj aferoj. Malgrava, jes, sed mi ankoraŭ scivolas!
Anstataŭe, mi iris al Lernu!, legis la forumojn, kaj ankaŭ skribis iomete tie. Kaj nun mi skribas ĉi tiun. Tial, la vespero neestas malbona – la manko de televido neniam estas malbona, sed iam mi ankoraŭ volas fari ion senintelektan.
Mi, de kiam mi havas komputilon kaj retaliron, preskaux tute ne plu rigardas televidon. Mi rigardas la TTT-joj la tutan vesperon.
Jam de la komenco estis metinta la televidilon en aparta cxambro, ne en vivsalono, por ne igxi dependanta de televido; poste la programoj tiom malbonkvalitigxis, ke mi pli kaj pli nauxzis pri rigardi tion. Fine nun mi trovas pli da intereso kaj libero en la reto, do mi ne plu pensas rigardi. (fakte nun oni komencas trovi pleplene da videojn per la reto, ecx televidojn forajn oni povas spekti rekte (ecx ekzemple la fama kaj nova Telesur) do baldaux mi opinias televido malaperos, kaj cxio estos per komputilo kaj la interreto.