60 Minutoj

15.01.2007 § Komenti

Lasta nokte, mi vidis epizodon de la televida novaĵprogramo 60 Minutoj (“60 Minutes”). En la epizodo, ili intervjuis Buŝ pri la milito en irako, kaj kelkaj aliaj aferoj.

La intervjuoj ne plaĉas al mi. Buŝ sajne neaŭskultis al la usona popoloj, kaj volas sendi pli soldatoj (21,000!) al irako. Kongreso nevolas permesi lin fari tion, la popoloj nevolas permesi lin fari tion, kaj li ankoraŭ insistas ke lia vojo estas la ĝusta. Ĉu li estas freneza, aŭ simple stulta? Kion volas la popoloj estas pligrava ol kion volas la gvidantoj! Sed li nezorgas.

Mi revas ke la tempo estas malfrua 2008, kaj ni povas foririgi lin. Sed ne, ni devas travivi du pliajn jarojn de lia administracio. Almenaŭ, je januaro 2009, li certe iros. Bonsenigado!

Preĝejo

14.01.2007 § Komenti

Por la lasta jardeko, mi estas unitariano. Antaŭ tiam, mi konsideris min esti agnostikulo, sed mi trovis antaŭ dek jaroj ke mi pliharmoniis kun unitarianismo. Mi neestas vera agnostikulo, kvankam mi ne kredas je la kristana Dio. Mi ne scias kio okazos kiam ni mortos, sed mi ne kredas ke ĝi estos kion la kristana religio diras.

Ĉiukaze, mi ĉeestis la unitarianan preĝejon por multaj jaroj, sed dum la lastaj du jaroj mi nemulte iris tien. Unue, la malnova ministro foriris, kaj ni ricevis novan. Due, malkiel la malnova ministro, multaj el la predikoj de la nova ministro estis pri Jesuo. Se mi volus aŭdi pri Jesuo*, mi irus al kristana preĝejo! Tial, mi ne ĉeestis tien por iam.

Sed, ĝenerale, iri al la preĝejo plaĉas al mi, tial dum la lasta monato mi ĉeestis kelkajn fojojn. Ĉi-matene, mi ankaŭ iris.

Hodiaŭ, la prediko neestis pri Jesuo, kaj tio plaĉas al mi. Anstataŭe, la prediko estis pri Martin Luther King, Jr., kaj siaj propraj predikoj kontraŭ la vjetnama milito, kaj la simila situacio je irako. Mi ŝatas la predikon de hodiaŭ. Mi esperas ke la venontaj predikoj estos kiel la hodiaŭa, ĉar mi planas iri tien pliofte ol antaŭe.

– – – – –

* Kompreneble, la lasta monato inkludis la kristnaskan feston, tial mi ne surprizintus ke iu el la predikoj estis pri Jesuo.

Provado

13.01.2007 § Komenti

La lastaj kelkaj tagoj ĉe mia laborejo, la uzuloj de nia nova programo ekprovis ĝin, kaj la rezultoj ĝis nun estas pozitivaj. Jes, ili trovis multajn erarojn, sed neniu el ili estis tre grava. Mi bezonos ripari la erarojn, tiam la uzuloj provos la programon denove, trovos ankoraŭ pliajn erarojn, tiam mi riparos la novajn problemojn, kaj tiam ili provos ĝin denove, ktp., ĝis la ceteraj problemoj neestas sufiĉaj gravaj tiel ili povos fari ilian laboron kun ĝi. Finfine, ni ellasos ĝin al ĉiuj uzuloj. Ĉi tiu ciklo estos preskaŭ unu monato, krom se la provuloj trovos ion tro gravan kaj malfacilan ripari. Mi kredas ke ili netrovos tion.

La nova programo aspektas multe kiel la malnovan. Ĝi funkcias tre simile, ankaŭ. Sed, interne, la programo estas tre malsama. La nova programlingvo estas simila al la malnova, sed estas multe plibona. Ni bontenadis la malnovan programon ekde preskaŭ antaŭ sep jaroj, sed ni neverkis ĝin, kaj ĝi estis originale malbonverkita. Mi feliĉiĝos kiam la malnova programo estas forira, ĉar ĝi estas malfacile bontenadi kaj modifi.

Mi neestas la sola programisto de la nova programo, kaj la aliaj anoj de mia teamo meritas multan krediton por ilia laboro. Ĉiuj el ili faris bonlaboron.

Pli Pri Neĝo

11.01.2007 § Komenti

Okej, mi scias ke miaj leguloj eble ni volas legi pri neĝo, tago post tago. Mi komprenas. Do, krom se ni entombiĝos sub montoj de neĝo, mi ne parolos pri neĝo post hodiaŭ. Kaj eĉ hodiaŭ, mi mencios ĝin nur iomete.

La neĝo ekfalis denove kiam mi matene ekiris mian domon. Malkiel hieraŭ, tamen, mia veturo estis tre neĝplena. Ju pli mi venis proksime al mia laborejo, des pli la neĝfalo fortiĝis. Mi alvenis tie je 9:00 atm, kaj je 9:30 ekstere estis blizardo. Mi ne vidis tiom neĝon ekde multaj jaroj. Sed, (kaj ĉi tio estas la stranga parto), je 10:30 neestis unu nubo en la ĉielo. La suno fortbrilis, kaj la sola neĝo estis tiu kiu estis sur la tero.

Malvarmegis, tamen. Kaj ankoraŭ malvarmegas. Ĉar neestas nuboj, estas nenio reteni la varmon de la suno, tial la temperaturo estas nun subfrostanta. Brrr. Mi aŭskultis ke ni tre malvarmiĝos por kelkaj tagoj. Post tiam, la vetero plialtvarmiĝos (ankoraŭ malvarma, kompreneble, sed almenaŭ superfrostanta).

Okej, tio estas sufiĉa neĝparolo por nun.

Mi esperas. 🙂

Kelkaj Neĝeroj

10.01.2007 § Komenti

Kiam mi matene komence iris al mia laborejo, la neĝo ekfalegis.  Tamen, kiam mi veturis malsupren la monton de mia domo, anstataŭe ekpluvis.  Kvankam estis malvarme hodiaŭ, ne neĝis denove ĝis mi revenis hejmen, kaj eĉ tiam estis nur neĝeto.  Aktuale, eĉ nun, tie estas nur iometa neĝo sur mia gazono, kaj la vojoj estas malplenaj.

Ĉi-nokte estos tre malvarmega, sed nur neĝetoj estas prognozitaj.  Morgaŭ estos ankaŭ tre malvarmega, sed ni povos vidi la sunon (eĉ se ĝi ne provizos multan varmon). Se ni devas ricevi neĝon, ĉi tiom estas okej.

Ĉe mia laborejo, niaj uzuloj unufoje ekprovis nian komputilan programon, kaj ĉio procedis glate.  Ili trovis kelkajn erarojn, sed ne tiom kiom mi timiĝis.  Sed… la provo neestas finita – ĝi estas ĵus ekanta, kaj okazos dum la venontaj kvin semajnoj.  La programo estas tre granda, kaj tre kompleksa, kaj tie estas multaj lokoj kie aferoj povus esti malĝusta.  Mi esperas ke ili trovos ĉiujn erarojn (kaj ni riparos ĝin) antaŭ ni donos la programon al ili por reala laboro.  Mi kredas ke tie neestos multaj malbonegaj problemoj.

La Blankaĵo, Kiun Mi Malamas

09.01.2007 § Komenti

Hodiaŭ estis tre pluvplenita, sed ĝi neestis tre malvarma. Tamen, ŝajne tio ŝanĝiĝos. Morgaŭ, la temperaturo eblos fali (laŭ la veterprognozistoj), kaj morgaŭ-nokte ni eblos ricevi neĝon.

Kiel mi antaŭskribis, mi malamas neĝon. Multe. Jes, la aspekto de neĝo plaĉas al mi, sed tio estas ĉio. Mi tre malamas iri en ĝi, kaj kiam neĝas dum la laborsemajno, tiam mi aŭ devas veturi en ĝi (por iri al mia laborejo) aŭ labori de hejmo. Mia aŭto ne bonkondutas en neĝo, tial mi malamas veturi en ĝi. Labori de hejmo estas plejparte bona, sed ĉi tiu semajno mi devos ĉeesti mian laborejon. Ni estas preskaŭ finita kun nia komputila programo, kaj morgaŭ (kaj la cetero de la semajno) la uzuloj ekprovos ĝin, kaj mi devos ĉeesti tie por ke mi povos respondi al iliaj demandoj.

Kelkaj fojoj, tamen, la veterprognozistoj prognozis neĝon, kaj ili eraris, kaj ni nericevis iun ajn. Mi esperas ke tio estos vera ĉi tiu semajno, ankaŭ.

Ĉu Ĝangalo Revenos?

08.01.2007 § Komenti

Malfrua lastjaro, la esperantlingva novaĵportalo Ĝangalo ĉesis ĝian funkciadon, kaj nelonga post la anoncado ke Ĝangalo estis vendota, malaperis. Antaŭ kelkaj semajnoj, Ĝangalo reaperis, sed nur kun malnovaj enhavoj.

Hodiaŭ mi vizitis la Ĝangalon retlokon (ĵus vidi se ion ajn ŝanĝiĝis), kaj tie estis nova diferenco: la malnova artikolo estas nun nur bildo, kaj skribita sur ĝi estas la vortoj “Baldaŭ pliaj informoj”. Do, ŝajnas ke io okazis. Kio? Mi ne scias, sed mi kredas ke se Ĝangalo nevendiĝis, ĝi denove malaperus sen anonco.

Mi ne kredas ke iu ajn aĉetus ĝin, sed ĝi eblus. Mi kontrolos de tempo al tempo por vidi se Ĝangalo revenos aŭ malaperos denove. Mi esperas ke ĝi revenos, ĉar Ĝangalo plaĉas al mi, kaj helpis min lerni esperanton kiam mi ekis. Mi ne ŝatas la evidentan deziron de Flavio Rebelo (la administristo de Ĝangalo) por pli kaj pli mono, sed la retloko estis ankoraŭ tre bona kaj amuza.

Ŝajnas ke la rakonto de Ĝangalo neestas jam finita…

Malseka Semajnfino

07.01.2007 § Komenti

Kiel estas kutime en oregono dum vintro, ĉi tiu semajnfino estis pluvplenita. Kiam mi iris al la vendejo (aĉeti manĝaĵojn por la venonta semajno), mi promenis nur de mia aŭto, tra la parkejo, kaj en la konstruaĵon, kaj estis tre malseka kiam mi alvenis. La temperaturo neestis malvarmega, sed estis ankoraŭ friska.

Ĉar la malbona vetero, mi neiris ien ajn (escepte al la vendejo, kompreneble). Mi pagis fakturojn, interretis (tro multa), vidis televidon, kaj faris nenion gravan. Mi vidis la kinfilmon “X-Men III: Last Stand”, kaj ĝuis ĝin, kvankam multa da ĝi estis stulteta (okej, ĉar ĝi vere estis “vivagada karikaturo”, multa da ĝi estis tre nekredebla, sed mi anticipis tion – ĝi faris nediferencon en mia ĝuo).

Morgaŭ komencos la unuan semajnon de normala longeco por mi, ekde mezdecembro. Kaj mi anticipas ke ĝi estos (kiel lastsemajno) tre multokupota. Mi antaŭĝojas pri kiam mia teamo finos la programon kaj povas ripozeti. Tamen, mi ne kredas ke tio estos tre baldaŭ; eble en du aŭ tri monatoj.

Tre Okupata

06.01.2007 § Komenti

Finfine, vendredo alvenas.

Ĉi tiu semajno estis tre multokupita ĉe mia laborejo. Ekde lasta junio, mia teamo estis laboranta je nova programo anstataŭi la malnovan. Ni finos ĝin tre baldaŭ – eble ene de du semajnoj. Tial, ni penas verki multajn programeretojn en tre mallonga tempo, por ke ni finos ĝin ĉe la tempo kiun ni prognozis.

Kiam ni “finiĝos”, vere ni nur finos la unuan parton de nia tasko, ĉar kiam ni finiĝos, tiam ni donos la programon al la uzuloj por ke ili povas ekprovi ĝin. Tiam, nia dua tasko vere ekos, ĉar la uzuloj nepre trovos multajn problemojn kun nia programo.

Ĉi tiu neestas ĉar la programo estas malbona. Ne! Simple, ĉar la programo estas vernova, kaj ĝi ankoraŭ estas jam neprovita (escepte per la simplaj provoj kiujn la programistoj uzis kiam ni verkis la programerojn).

Ĉiukaze, kvankam ĉi tiu laborsemajno estis mallonga – nur kvar tagoj, ĉar lundo estis ferio – alifoje ĝi estis tre longa. Tial, mi ĝuas ke hodiaŭ estas vendredo, kaj ĝuegas ke estas nokte (alivorte, mi feliĉiĝas ĉar estas la semajnfino).

Revenis al Ofico

02.01.2007 § 2 komentoj

Hodiaŭ mi revenis al mia ofico, post du semajnoj de ferio. Mi nevolis vekiĝi je 7:20 atm, sed mi devis (dum mia ferio, mi ĉiutage vekiĝis ĉirkaŭ 9-9:30 atm). Almenaŭ, ĉi tiu semajno estas mallonga, pro novjartago je lundo.

Ĉar mi legis miajn oficajn retpoŝtojn dum mia ferio, tie estis matene ne nova retpoŝtoj. Tial, mi tuj povis labori, sen unue bezonis legi multajn retpoŝtojn. Tio estis bona.

Escepte de laboro, mi ne faris ion ajn alian. Ĉi-nokte mi eble vidos “X-Men”, aŭ eble ne – mi ne nun scias. Vivo revenas al normalo.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Januaro, 2007 at Usono.