Bonrezulto

02.02.2007 § 2 komentoj

Ĉi-semajno estis bona tempo ĉe mia laborejo. La uzuloj kaj iuj de mia teamo plitestis la novan programon, kaj neniu trovis iujn ajn gravajn problemojn. Anstataŭe, la kvalito de la programo ŝajnas esti tre alta. Jes, ili trovis iujn problemojn, sed ĉiuj estis malgrandaj, kaj ni riparis ĉiujn el ili. Aktuale, ni havas ne problemraportojn en nia listo.

Plejparte, novaj programoj de tia grando havas multajn problemojn, ĉar ili estas tiel kompleksa. Kaj nia programo estas ankaŭ tre kompleksa. Kvin homoj verkis ĝin dum sep monatoj. Ni verkis ĝin tre rapide – nia komenca takso estis ke ĝi daŭrus 18-21 monatojn. Ni informiĝis ke tiu takso estas tro longa, kaj ni devus fari ĝin plisimple. Do, ni faris, kaj ankaŭ verkis la programon plejparte senteste. Ĝi ne estas tiel bona kiel mi esperis (ekzemple, ni ne povis reverki la datenbankon), sed ŝajnas ke ĝi estas ĉiukaze ankoraŭ tre bonfarita.

Do, tre okupata semajno ĉe mia laborejo, kaj ni atingis multan. Sed, mi estas feliĉa ke la semajnfino alvenas.

§ 2 Responses to Bonrezulto

  • Becxjo diras:

    Nova aspekto de via blogo estas tre bela. Gratulon por gxi. En kiu lingvo vi skribas programojn kaj por kiu celo? Cxu vi skribas programojn por datumbazoj (ang. Data Bank) au por aliaj servoj?

  • Skatĉjo diras:

    Dankon por viaj bonkoraj komentoj! Vi skribas nian programon en Visual Basic.NET 2005, anstataŭigi programon en Visual Basic 6.0. La originala programo havas preskaŭ 160,000 vicojn de kodo, kaj konektas al SQL Server datumbazo (kiel faras la novan).

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Bonrezulto at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: