Plipurigado

25.02.2007 § Komenti

Nu, neniu ĝis nun faras monproponon por mia domo. Kompreneble, hodiaŭ estas dimanĉo, kaj mi ne anticipis ke mi ricevus proponon hodiaŭ. Ĉar la nuna dommerkato estas malforta, mi ne anticipas ke mi ricevos unu morgaŭ, ankaŭ. Sed, mi ankoraŭ povas revi.

Mia domo estas plejparte pura, sed mi devos plipurigi ĝin. Pli malfrue hodiaŭ, mi purigos mian aŭtomobilejon. Ĝi estas tre malpura (kun multaj disĵetaĵoj). Kaj la fenestro en la aŭtomobilejon havas multajn malvivajn insektojn kaptitaj en araneaĵo, kiujn mi devos forigi. Mi ne volas tuŝi ilin, sed mi devas. La planko ankaŭ estas malpura, tial mi devas balai ĝin. Do, la plano por la tago estas pli netigi kaj purigi en tie. Mi deziras ke la aero estus plivarma (ĉar ĝi estas malvarmeta, hodiaŭ, kaj la aŭtomobilejo estas nevarmita).

Dum mi tajpis la supron, mi ricevis telefonan vokon de domvendisto, kaj je 4:00 ptm mi havos alian aĉetulon vidi la domon. Jes! Ju pli aĉetuloj vidas la domon, des pli ŝancoj la domo vendiĝos.

Komenti

What’s this?

You are currently reading Plipurigado at Usono.

meta