Enuiga Tago
08.02.2007 § Komenti
Uf. Hodiaŭ estis tre teda ĉe mia laborejo. Ni ankoraŭ testas nian novan programon, kaj ĝis nun mi ne devus testi ĝin ĉar mi anstataŭe riparis iujn ajn problemojn kiujn la aliaj testantoj trovis. Sed, hieraŭ, ĉiuj el la problemoj estis trovita kaj riparita. Tial, hodiaŭ mi ankaŭ testis la programon, kaj la testado estis tre teda.
Mi trovis iom da problemetoj hodiaŭ, kaj tiam mi povus ĉesi la testadon kaj ripari la problemetojn. Plejparte, la riparado prenis mallongan tempon, kaj la testado prenis longan, enuigan, tempon.
Kvankam mi ne ŝatas la testadon, fini ĝin estos bona, ĉar tiam ni kredos ke la programon estas preta por oficiala uzula testado (ĝis nun, iom da uzuloj ankaŭ testis la programon, sed tiu testado estas maloficiala).
Morgaŭ… pli da la samo. Uf…
Multaj Malnovaj Afiŝoj
05.02.2007 § Komenti
Blogger finfine permesis min importi mian malnovan blogon al WordPress. Tial, hodiaŭ la kvanto da afiŝoj ĉi tie subite pligrandegiĝis.
Mi komencis mian Blogger blogon je aprilo 1a, 2006, kaj transloĝiĝis al WordPress en frua decembro. Sed, ĉar mi plibonigis mian Blogger konton al la nova versio, mi ne povis transloĝigi la afiŝojn (se mi ne plibonigis ĝin, la transloĝiĝo estintus facila).
Sed nun, mi fine havas ĉiujn ĉi tie. Mi povas fine forviŝi mian Blogger blogon, kaj nur havas ĝin ĉe WordPress.
Bonrezulto
02.02.2007 § 2 komentoj
Ĉi-semajno estis bona tempo ĉe mia laborejo. La uzuloj kaj iuj de mia teamo plitestis la novan programon, kaj neniu trovis iujn ajn gravajn problemojn. Anstataŭe, la kvalito de la programo ŝajnas esti tre alta. Jes, ili trovis iujn problemojn, sed ĉiuj estis malgrandaj, kaj ni riparis ĉiujn el ili. Aktuale, ni havas ne problemraportojn en nia listo.
Plejparte, novaj programoj de tia grando havas multajn problemojn, ĉar ili estas tiel kompleksa. Kaj nia programo estas ankaŭ tre kompleksa. Kvin homoj verkis ĝin dum sep monatoj. Ni verkis ĝin tre rapide – nia komenca takso estis ke ĝi daŭrus 18-21 monatojn. Ni informiĝis ke tiu takso estas tro longa, kaj ni devus fari ĝin plisimple. Do, ni faris, kaj ankaŭ verkis la programon plejparte senteste. Ĝi ne estas tiel bona kiel mi esperis (ekzemple, ni ne povis reverki la datenbankon), sed ŝajnas ke ĝi estas ĉiukaze ankoraŭ tre bonfarita.
Do, tre okupata semajno ĉe mia laborejo, kaj ni atingis multan. Sed, mi estas feliĉa ke la semajnfino alvenas.