La Vastekrano Foriris
31.03.2007 § 1 komento
Nu, mi estis malprava pri Best Buy. Vere, la vendisto kiun mi kunparolis pri la redonado de mia vastekrano estis malprava. Mi redonis la vastekranon al Best Buy, kaj eksplikis ke unu el iliaj vendistoj diris al mi ke ĝi funkcius kun mia komputilo, kaj ke ĝi ne faris, kaj ili repagis al mi ĉiujn el mia mono. Tre bona.
Mi volis trovi alian (normalan) ekranon, sed mi ne povis. La unu mi volis estis ne en stoko. Tial, mi prenis mian monon kaj foriris. Ĉiukaze, mi estas feliĉa ke mi ne bezonis pagi por ilia malbona konsilo. Lunde, mi iros al alia vendejo – Fry’s – kaj vidos iliajn ekranojn. Verdire, mi ne vere bezonas novan ekranon, sed mia aktuala ekrano estas nur 17″, kaj mi volas pligrandan. 19″ aŭ 20″. Ankaŭ, mia aktuala ekrano estas KRT, kaj mi volas LKD-on (ĉar ili estas multaj plimaldikaj kaj plimalpezaj ol KRT-oj).
Mallonga Semajno
29.03.2007 § Komenti
Ĉi tiu semajno estas mallonga, ĉar morgaŭ mi ne laboros. Morgaŭ amiko kiun mi konis de miaj kolegiaj tagoj (antaŭ pli ol dudek jaroj) estos en mia urbo, kaj mi vizitos lin. Ni kunvenos ĉe la kolegio, ĉar ni ambaŭ konas kie ĝi estas. Mi vidas lin eble unufoje ĉiu jaro. Li loĝas en Seatlo, do li ne estas tro malproksima, sed estas sufiĉe malproksima ke ni vizitas malofte.
Ni vidos unu la alian posttagmeze, tial mi havos tempon iri al Best Buy kaj redonos mian vastekranon, kiel mi antaŭskribis. Sed, eble mi ne faros – mi volas esti bonhumore kiam mi vidos mian amikon, kaj mi kredas ke se mi iros al Best Buy, tiam mi ne estus. Tial, eble mi ne iros tie, kaj anstataŭe iros je sabato, kiel mi planis.
Mi sentas ke mi povus ne labori morgaŭ ĉar malmulta okazas tie, ĉi tiu semajno. La nova programo kiun ni verkis estas preskaŭ preta eldoni. La testado estas preskaŭ finita, kaj la programo estas grandsukceso. Sed, ĉar de kelkaj aferoj, ni ne povas eldoni ĝin ĝis frua majo. Tial, aprilo estos tre (kaj eble tro) trankvila. Ni ne scias kion ni faros dum aprilo. Ĉiukaze, morgaŭ estos trankvila ankaŭ, tial mi povas anstataŭe viziti mian amikon.
Vastekrano
27.03.2007 § 2 komentoj
Mi estas tre kolera ĉe la vendejo “Best Buy”. Je lasta dimanĉo, dum mia “malferma domo”, mi ne povis esti ĉe mia domo. Tial, mi iris al Best Buy, kaj vidis 22″ komputilan vastekranon por $339. Tiu estas plibona ol mia 17″ ekrano. Mi demandis de la vendisto se mia komputilo povus uzi la vastekranon, kaj li diris al mi ke ĝi povus. Tial, mi aĉetis ĝin.
Nu… mia komputilo ne povus uzi ĝin. Ĝi estas tro malnova uzi vastekranon, kaj nur konas normalaj ekrangrandecoj. Ĉiuj estas streĉitaj, kaj aspektas malbonajn. Tial, mi telefonis ilin kaj demandis se mi povos redoni ĝin. “Jes,” li diris, “sed ĝi kostos vin 15% reproviza takso.” 15%! Tiu estos $50! Ĉar mi aŭskultis al ilia konsilo! Tiu estas neakceptebla!
Nu, ni vidos. Je sabato mi redonos ĝin, kaj se ili insistos pagigi min $50, tiam mi laŭtiĝos (mi ne volas laŭtiĝi, sed se mi devus…). Mi nur volis bonan ekranon. Kial mi pagus $50 ĉar ili vendis min ekrano kiun mi ne povas uzi, kiam ili diris al mi ke mi povus uzi ĝin? Se ili provos, mi tre koleriĝos!
Malferma Domo
24.03.2007 § Komenti
Morgaŭ mi havos “malferman domon”, por ke multaj homoj povos vidi mian domon (kaj eble aĉetos ĝin). Mi ne scias se iu ajn aĉetos ĝin morgaŭ, kompreneble, sed mi estas esperplena.
La nova durligna planko en mia kuirejo aspektas tre bonan! La laboristo finis ĝin nur hieraŭ, kaj ĝi estas granda plibonigo kontraŭ la malnovaj linoleulaj kaheloj. La laboristo estos ĉi tie hodiaŭ, ankaŭ, ripari kelkajn aliajn etaĵojn antaŭ morgaŭ. Mi devos plipurigi la domon eĉ plu, hodiaŭ, por ke la domo aspektas “preta vendi”. Tre okupota tago!
Ĉi tiu semajnfino pluvas. Mi kredas ke tiu estas bona por la “malferma domo”. Kiam la vetero estas bona, aĉetuloj ne volas vidi domojn. Dum pluvado, tamen, ili havas nenion alian fari, tiam ili vidas domojn. Mi scias tiun ĉar mi rimarkis ke dum pluvaj tagoj mi trovis kartojn de domvendistoj kiam mi revenis hejme, sed dum sunaj tagoj mi ne trovis ilin.
Farbado Kaj Aliaj Aferoj
17.03.2007 § 3 komentoj
Hodiaŭ la suno brilas, la vetero estas varma, la ĉielo estas hela, kaj miaj fenestroj estas malfermaj. Printempa oregono (eĉ se estas ankoraŭ vintro, la printempo alvenos baldaŭ) povas esti tre belega.
Ĉi tiu semajno, mi kaŭzis multan laboron okazi en mia domo. Multaj etaĵoj, kaj ankaŭ iom da pligrandaĵoj, bezonis riparadon. La fermilo en mia fronta pordo neniam funkciis ĝuste, kaj mi neniam uzis ĝin (mi ĉiam eniris de la aŭtejo). Sed, mi scias ke aĉetuloj uzos la frontan pordon, kaj la fermilo devis esti riparita. Alia pordo havis rompajn hinĝojn, kaj tiu nun estas ankaŭ riparita.
La pligrandajn aferojn mi kaŭzis okazi estis la farbado de mia kuirejo, manĝejo, kaj unu el miaj dormĉambroj. La manĝejo kaj dormĉambro ne estas finita, sed estas la kuirejo, kaj ĝi aspektas tre bonan. Sekva semajno, la farbado finiĝos, kaj mi ankaŭ havos novan durlignan plankon metis en mia kuirejo kaj manĝejo. Vi eble demandas “Kial vi faras tiujn aferojn nun, tuje antaŭ kiam vi vendos la domon?” Nu… por ke mi vendos la domon!
Nur Malmultaj Problemoj
11.03.2007 § Komenti
Kiel mi antaŭe skribis, hieraŭ estis la “Kvarona Evitiga Reviziado” semajnfino ĉe mia laborejo, kaj mi bezonis labori iom kaj testi la sistemojn de mia teamo.
Estis iom da problemoj, sed neniu estis grava. Mi ne povis sendi retpoŝtojn de unu el niaj komputiloj, sed la problemo estis riparita rapide. Krom tiu, ĉiuj aliaj funkciis.
En aliaj novaĵoj, lasta nokte ni progresigi la horloĝojn unu horo. Ĉi tiu jaro ni faras ĉi tiun tri semajnoj plifrue. Mi ne ŝatas la printempan progresadon de horloĝoj, ĉar la semajnfino estas tial mallonga je unu horo. Mi pliŝatas la aŭtunan malantaŭan progresadon, kiam ni ricevas la horon kiun ni perdis en la printempo. Aliflanke, nun la suno subiros plimalfrue (je unu horo), kaj mi ŝatas tiun.
Labora Semajnfino
09.03.2007 § Komenti
Ĉi tiu semajnfino estas la “Kvarona Evitiga Reviziado” (KER) semajnfino ĉe mia kompanio. La komputilaj inĝenieroj elŝaltos la kompaniajn komputilojn kaj testos ilin. Ĉar estas kvar KER-oj ĉiu jaro, ĉiu ano el mia teamo estas asignita al unu KER, kaj ĉi tiu semajnfino estas la mia. Ĉiu el ni devas fari tiun unufoje en jaro.
Tial, hodiaŭ mi hejmiris frue, sed je 6:00 ptm mi konektis al la kompania reto kaj elŝaltis iom da komputilaj servoj. Morgaŭ je 3:00 ptm mi aliĝos konferencan telefonvokon aŭdi kion okazis antaŭ tiam, kaj je 4:00 ptm mi denove aliĝos telefonvokon kaj komencos mian propran testadon de la servoj kaj programoj de mia teamo. Je 6:00 ptm mi aliĝos ankoraŭ alian telefonvokon, kaj diros al la aliaj kion estis la rezultoj.
Do, morgaŭ mi ne devos esti tie (ĉar mi povas testi fore, de mia hejmkomputilo), sed mi ankoraŭ devas labori iom. Kiam mi ne laboros por la KER, mi devos plipurigi mian domon (kiun mi devas fari ĉiu semajno, plibone ol normale).
Printempa Poleno
05.03.2007 § Komenti
Nu, mi ne estis malsana (ankoraŭ). Eble la problemo je sabato estis printempaj alergioj. Kelkaj el miaj kunlaborantoj ankaŭ estis ternantaj, hodiaŭ, kaj ankaŭ mi, sed neniu el ni estis malsana. La vetero pliboniĝas, kaj polenoj estas en la aero kiel la floroj ekfloriĝas. Fakte, hodiaŭ estis pli varme kaj sune ol lastatempe, kaj mi vetas ke la floroj ŝatas tiun aferon.
La antaŭa semajnfino mi ne havas iun ajn aĉetulojn vidi mian domon. Hodiaŭ mi trovis unu domvendistkarton sur mia kamenbreto, kiam mi revenis hejme. Do, tio signifas ke mi havis unu, hodiaŭ. Ju pli aĉetuloj vidos la domon, des pli granda ŝanco iu aĉetos ĝin.
Ĉi tiu semajno ĉe mia laborejo estos trankvila. La testuloj estas aktuale finita kun testado, kaj nun ni devas ripari la problemojn kiujn ili trovis. Sed, estas preskaŭ ne problemoj! Iuj el la direktoroj de mia kompanio diris ke ili kredas ke ĉi tiu projekto eble estas la plej sukcesa interna projekto ili povas memori. Plejparte, la internaj projektoj de mia kompanio estas malfruaj (kelkfoje tre malfruaj), kaj ofte havas multajn problemojn. Ĉi tiu afero estas ne vera, por ni. Tial, mi estas tre feliĉa kun la projekto kaj ankaŭ kun mia teamo.
Malsana?
03.03.2007 § Komenti
Unu el miaj kunlaborantoj estis malsana dum la antaŭaj duaj semajnoj. Li restis hejme por kelkaj tagoj, sed kiam li revenis al mia laborejo li estis ankoraŭ malsana.
Tio malplaĉas al mi. Kiam oni estas malsana, oni devus resti hejme ĝis oni resaniĝus. Kontraŭe, unu malsaniĝas, tiam du malsaniĝas, tiam kvar malsaniĝas… ktp. Kaj nun, hodiaŭ, mi estis tre laca kaj sentis malbonetan. Eble mi ekmalsaniĝas? Mi ne scias. Mi esperas ne! Eble mi povos batali la ĝermojn, aŭ eble mi nur estis laca kaj tio estis ĉio.
Ĉiukaze, hodiaŭ mi faris malmultan. Mi iris al la banko, kaj la cetera de la tago mi interretis aŭ vidis la televidilon. Mi volis plipuriĝi mian domon (kiu estas neniamfinata laboro), sed mi nefaris tiun. Morgaŭ, mi devus, krom se mi sentos plimalsanan.
Mi havis kelkajn aliajn aĉetulojn vidi mian domon, sed ankoraŭ ne monpropono venis. Tio estas okej. Mi scias ke la dommerkato estas malforta, kaj mi eble devas atendi longan tempon ĝis ĝi vendiĝos.