Printempa Poleno
05.03.2007 § Komenti
Nu, mi ne estis malsana (ankoraŭ). Eble la problemo je sabato estis printempaj alergioj. Kelkaj el miaj kunlaborantoj ankaŭ estis ternantaj, hodiaŭ, kaj ankaŭ mi, sed neniu el ni estis malsana. La vetero pliboniĝas, kaj polenoj estas en la aero kiel la floroj ekfloriĝas. Fakte, hodiaŭ estis pli varme kaj sune ol lastatempe, kaj mi vetas ke la floroj ŝatas tiun aferon.
La antaŭa semajnfino mi ne havas iun ajn aĉetulojn vidi mian domon. Hodiaŭ mi trovis unu domvendistkarton sur mia kamenbreto, kiam mi revenis hejme. Do, tio signifas ke mi havis unu, hodiaŭ. Ju pli aĉetuloj vidos la domon, des pli granda ŝanco iu aĉetos ĝin.
Ĉi tiu semajno ĉe mia laborejo estos trankvila. La testuloj estas aktuale finita kun testado, kaj nun ni devas ripari la problemojn kiujn ili trovis. Sed, estas preskaŭ ne problemoj! Iuj el la direktoroj de mia kompanio diris ke ili kredas ke ĉi tiu projekto eble estas la plej sukcesa interna projekto ili povas memori. Plejparte, la internaj projektoj de mia kompanio estas malfruaj (kelkfoje tre malfruaj), kaj ofte havas multajn problemojn. Ĉi tiu afero estas ne vera, por ni. Tial, mi estas tre feliĉa kun la projekto kaj ankaŭ kun mia teamo.
Respondi