Labora Semajnfino
09.03.2007 § Komenti
Ĉi tiu semajnfino estas la “Kvarona Evitiga Reviziado” (KER) semajnfino ĉe mia kompanio. La komputilaj inĝenieroj elŝaltos la kompaniajn komputilojn kaj testos ilin. Ĉar estas kvar KER-oj ĉiu jaro, ĉiu ano el mia teamo estas asignita al unu KER, kaj ĉi tiu semajnfino estas la mia. Ĉiu el ni devas fari tiun unufoje en jaro.
Tial, hodiaŭ mi hejmiris frue, sed je 6:00 ptm mi konektis al la kompania reto kaj elŝaltis iom da komputilaj servoj. Morgaŭ je 3:00 ptm mi aliĝos konferencan telefonvokon aŭdi kion okazis antaŭ tiam, kaj je 4:00 ptm mi denove aliĝos telefonvokon kaj komencos mian propran testadon de la servoj kaj programoj de mia teamo. Je 6:00 ptm mi aliĝos ankoraŭ alian telefonvokon, kaj diros al la aliaj kion estis la rezultoj.
Do, morgaŭ mi ne devos esti tie (ĉar mi povas testi fore, de mia hejmkomputilo), sed mi ankoraŭ devas labori iom. Kiam mi ne laboros por la KER, mi devos plipurigi mian domon (kiun mi devas fari ĉiu semajno, plibone ol normale).
Respondi