Malferma Domo
24.03.2007 § Komenti
Morgaŭ mi havos “malferman domon”, por ke multaj homoj povos vidi mian domon (kaj eble aĉetos ĝin). Mi ne scias se iu ajn aĉetos ĝin morgaŭ, kompreneble, sed mi estas esperplena.
La nova durligna planko en mia kuirejo aspektas tre bonan! La laboristo finis ĝin nur hieraŭ, kaj ĝi estas granda plibonigo kontraŭ la malnovaj linoleulaj kaheloj. La laboristo estos ĉi tie hodiaŭ, ankaŭ, ripari kelkajn aliajn etaĵojn antaŭ morgaŭ. Mi devos plipurigi la domon eĉ plu, hodiaŭ, por ke la domo aspektas “preta vendi”. Tre okupota tago!
Ĉi tiu semajnfino pluvas. Mi kredas ke tiu estas bona por la “malferma domo”. Kiam la vetero estas bona, aĉetuloj ne volas vidi domojn. Dum pluvado, tamen, ili havas nenion alian fari, tiam ili vidas domojn. Mi scias tiun ĉar mi rimarkis ke dum pluvaj tagoj mi trovis kartojn de domvendistoj kiam mi revenis hejme, sed dum sunaj tagoj mi ne trovis ilin.
Respondi