Mallonga Semajno

29.03.2007 § Komenti

Ĉi tiu semajno estas mallonga, ĉar morgaŭ mi ne laboros.  Morgaŭ amiko kiun mi konis de miaj kolegiaj tagoj (antaŭ pli ol dudek jaroj) estos en mia urbo, kaj mi vizitos lin.  Ni kunvenos ĉe la kolegio, ĉar ni ambaŭ konas kie ĝi estas.  Mi vidas lin eble unufoje ĉiu jaro.  Li loĝas en Seatlo, do li ne estas tro malproksima, sed estas sufiĉe malproksima ke ni vizitas malofte.

Ni vidos unu la alian posttagmeze, tial mi havos tempon iri al Best Buy kaj redonos mian vastekranon, kiel mi antaŭskribis.  Sed, eble mi ne faros – mi volas esti bonhumore kiam mi vidos mian amikon, kaj mi kredas ke se mi iros al Best Buy, tiam mi ne estus.  Tial, eble mi ne iros tie, kaj anstataŭe iros je sabato, kiel mi planis.

Mi sentas ke mi povus ne labori morgaŭ ĉar malmulta okazas tie, ĉi tiu semajno.  La nova programo kiun ni verkis estas preskaŭ preta eldoni.  La testado estas preskaŭ finita, kaj la programo estas grandsukceso.  Sed, ĉar de kelkaj aferoj, ni ne povas eldoni ĝin ĝis frua majo.  Tial, aprilo estos tre (kaj eble tro) trankvila.  Ni ne scias kion ni faros dum aprilo.  Ĉiukaze, morgaŭ estos trankvila ankaŭ, tial mi povas anstataŭe viziti mian amikon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Mallonga Semajno at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: