Nova Ekrano, Kaj Mia Pollanda Amikino
29.04.2007 § 2 komentoj
Je lasta mardo, mi finfine aĉetis novan ekranon por mia komputilo. Ĝi estas normallarĝeca (ne larĝa) 20″ LKD ekrano. Mi ŝategas ĝin pli ol mia malnova 17″ ekrano. Ĉar miaj komputiloj estas malnovaj, mi ne povas vidi la ekranon je la ĝusta kaj plejbona resolucio (1400×1050), sed anstataŭe ĉe 1024×768. Estas okej, tamen.
En aliaj novaĵoj…
Hodiaŭ mi havis veran “esperantistan” sperton.
Por multaj monatoj, mi skribis al pola virino kiun mi renkontis ĉe Lernu! Ŝi loĝas en Sanok, Pollando, kvankam ŝi laboras portempe en Germanio. Dum ŝi estas en Germanio, ŝi ne havas facilan aliron al komputilo, tial mi ne aŭdis de ŝi ekde Pasko.
Ĉi-matene, mi iris al la “Trinkejo” por kelkaj minutoj antaŭ mi devis foriri mian domon (por ke aĉetulo povis vidi ĝin). Kelkaj homoj estis tie, kaj mi demandis kie ili estas en la mondo. Virino diris al mi ke ŝi estas en Pollando. Kiam ŝi diris tiun, mi diris ke mi konas virinon en Sanok, kaj ŝi estis surprizita. Ŝi diris ke si estas en Sanok! “Kiun konas vi en Sanok?” Mi diris la nomon de mia amikino, kaj ke ŝi estas nuntempe en Germanio. La trinkeja virino kriis ke ŝi konas mian amikinon, kaj antaŭ nelonge parolis al ŝi per telefono!
Plaĉas al mi aŭdi ke mia amikino faras bone en Germanio. Mi ne povis paroli multe, tamen, ĉar mi devis foriri. Antaŭ mi foriris, mi petis al la trinkeja virino diri “saluton” al mia amikino tiam, kiam ili sekve kunparolos.
Ŝajnas ke la esperantista mondo estas tre malgranda.
Domdifekto
26.04.2007 § 2 komentoj
Hieraŭ, kiam mi revenis hejmen de la oficejo, mi trovis tre malbonan aferon. Inter miaj remizaj pordoj (mi havas du), la ligno estis fendiĝita kaj splitiĝita! Mi rigardis la difekton pli atenteme, kaj trovis ke iu veturis ilian aŭton kontraŭ mia domo! La marko de ilia bufro estas facile videbla sur la ligno, kaj estas evidenta ke ili batis ĝin fortege.
Kompreneble, mi tuj parolis kun ambaŭ mia asekura kompanio kaj la polico. Mi ne scias precize kio okazis, sed mi kredas ke eble iu venis vidi la domon, kaj aŭtbatis mian domon kiam aŭ ili alvenis aŭ ili foriris – eble ili volis retroiri ilian aŭton el mia alirvojo, sed akcidente veturis antaŭen anstataŭe.
Hodiaŭ mi laboris hejme, por ke mi povis kunveni kun konstruentreprenisto kiun mia asekura kompanio provizis. La difekto estas grava. Ĉar mi havas asekuron, la kosto de la riparadoj estos por mi nur $500 (usonaj dolaroj), sed la riparistoj devos fari multajn multekostajn riparojn.
Ĉu la difektiguloj lasis al mi noton? Kion pensas vi? Kompreneble, ne. Mi kredas je karmo, kaj esperas ke karmo vizitos ilin baldaŭ, kaj juĝos ilin juste. Ili havas multan prirespondi.
Printempo… Kie Estas Vi?
21.04.2007 § 1 komento
Jes, alia veterraporto. Mi estas tre laca de la senĉesa pluvado kaj malvarmado, ĉi tie en Oregono. Hodiaŭ, malvarme pluvis. Morgaŭ, mi havos la trian “malferman domon”, kaj denove pluvos (laŭ la veterprognozistoj – tamen, ili estas iam malĝustaj). Mi ankaŭ estas tre laca de la senĉesaj “malfermaj domoj”. La unua du havis preskaŭ ne vizitantojn. Ĉu mi havos pli, morgaŭ? Mi ne scias, sed mi vetas ankaŭ ne. Plejparte ĉar de la pluvado!
Printempo estis ĉi tie. Sed, nelonge post kiam ĝi alvenis, ĝi foriris, kaj vintro reaperis. Kvankam la tagoj plilongiĝas, la tagoj rifuzas varmiĝi, kaj la suno kaŝas sin malantaŭ la pezaj nuboj.
Virginia Tech
16.04.2007 § Komenti
Se vi ne jam aŭdis, hodiaŭ en Usono, viro mortigis 32 homojn ĉe Virginia Tech – usona universitato – antaŭ mortigis sin ankaŭ. Ili (la novaĵistoj) nomas ĝin “la plej malbona masakro en usona historio”.
Mi ne scias kion diri. Mi malfeliĉas por la familioj de la mortuloj, kaj la aliaj kiuj estis tie (multaj homoj estis ankaŭ vunditaj – mi esperas ke ĉiuj el ili travivos).
Ĉar la mortiganto mortigis sin, eblos ni neniam trovos la veran kialon por la mortigadoj. Mi esperas ke ili povos malkovri la veron, se nur klaretigi aferojn por la familioj de la mortuloj.
Imus
14.04.2007 § 1 komento
La plejgranda novaĵo en Usono nuntempe estas… ne la milito en Irako… ne la aliaj malbonaj agadoj de la Buŝ administracio… eĉ neplu Anna Nicole Smith. Ne. La plejgranda novaĵo nuntempe en Usono estas Don Imus.
Don Imus estas, en angla, “shock jock” – radia persono kiu diras aĵojn, kiuj faras homojn surprizitajn kaj kolerajn. Antaŭ du semajnoj, li denove parolis tiel, sed ĉi-tempe li faris tro multajn homojn tro kolerajn. Kion li diris estis vere malbona – li uzis rasisman kaj seksisman nomon por virina korbopilka teamo. Kaj, ŝajne, ĉi tiu diraĵo “transiris la linion”.
Post 30 jaroj de radia laboro, li maldungiĝis.
Mi neniam aŭskultis al Imus, tial mi ne scias multan pri li. Mi ne ŝatas “shock jocks” kiel Howard Stern, Rush Limbaugh, aŭ Imus. Tamen, mi informiĝis ke kion li diris estis ne malnormala por li. Kvankam mi trovis kion li diris tre malbona, mi scivolas kiun devintus maldungita. Mi kredas ke li nur diris kion li estis pagita diri, kaj li estis pagita multan diri ĝin. Kiam oni estas pagita fari ion, tiam oni devus fari tion. Se tio estas malbona afero, tiam la kulpo ne estas kun la dungito, sed kun la dungintoj. Sed, ĉu maldungiĝos la dungintoj? Ha. Mi kredas ne.
La maldungo de Imus ne kuracis la malsanon, sed nur atakis la simptomon. Mi kredas ke ni ne devus pagi homojn diri rasismajn kaj seksismajn aferojn. Imus devintus neniam permesitan paroli kiel li faris (je la radio – en persona vivo oni povas diri ion ajn oni deziras), kaj se neniu pagus lin fari tiel, li ne farus.
Mi esperas ke la maldungo de Imus sendos mesaĝon al la aliaj “shock jocks”, sed mi ankoraŭ kredas ke la mesaĝo devus esti ricevita je la dungintoj ankaŭ. Ne pagu por rasismaj kaj seksismaj vortoj! Kiam oni pagas monon por malvaloraĵoj, tiam oni donas valoron al ili.
Teda Laboro
11.04.2007 § 1 komento
Unue, mi devas mencii ion pri mia vizito kun mia kolegia amiko kiun mi priskribis antaŭ du semajnoj. La vizito estis bona, kaj ni parolis pri multaj aferoj. Mi menciis ke mi lernis esperanton, kaj, kiel ŝerco, post mi revenis hejme, mi sendis lin la ligilo al mia blogo.
Mi ne aŭdis de li ĝis hodiaŭ, kiam mi ricevis retpoŝton de li en kiu li demandis de mi en kio lingvo estas mia blogo – li scivolis se ĝi estas la rumana? Plimalfrue, mi ricevis retpoŝton de li en kiu li finfine memoris ke ĝi estas esperanton. Mi klarigis ke mi ne anticipis ke li povus legi ĝin, kaj ke mi nur pensis ke li trovus la blogon amuza. Kvankam, se li volus lerni esperanton…
Mi estas tre enua ĉe mia laborejo. Ni finis la novan programon kiun ni verkis, sed ni ne povas doni ĝin al la uzuloj ĝis la 11a de majo. Do, ni havas nenion fari ĝis tiam! Ĉiu tago, mi iras tien, kaj ĵus sidas tie. Estas bona ke mi havas aliron al la interreto, aŭ mi estus tre, TRE enua! Sed, ĉar mi estas ĉe mia laborejo, mi ne povas ludi ludojn, aŭ faras iun ajn ne rilatita al mia laboro, tial mi devas trovi retaĵojn pri programado, softvaro, ktp. Ĉiukaze, ĉiu tago estas longa kaj malinteresa. Mi scias ke kiam ni finfine donos la programon al la uzuloj, ili trovos problemojn kiujn ili ne trovis dum la testado. Tiam ni estos malenua!
Malfrua Naskiĝtago
07.04.2007 § Komenti
Mi forgesis rimarki, ĉi tie, naskiĝtago je la 1a de aprilo. Ne, ne mia naskiĝtago – tiu estas en novembro. Mi rimarkintus la unuan naskiĝtagon de ĉi tiu blogo! Mi komencis ĝin la 1a de aprilo, 2006, kaj skribis ĝin pli aŭ malpli ĉiuj kelkaj tagoj.
Miaj unuaj kelkaj afiŝoj estis tre mallongaj, kaj erarplenaj. Ĉiuj el ili prenis almenaŭ unu horon skribi. Aktuale, miaj afiŝoj estas kutime du aŭ tri paragrafoj, sed prenas multan malpli tempon verki. Sed, mi ankoraŭ faras erarojn. Mi kredas ke tiu estos ĉiam vera. Skribanta en la blogo montras al mi la amplekson de mia lernado de esperanto. Mi lernis multan dum la lasta jaro, kaj esperas ke mi lernos pli en la venonta.
Kiel mi antaŭskribis, kvankam la lastaj du tagoj estis sekaj kaj varmaj, hodiaŭ pluvas (ne malvarma, tamen – ĵus tre malseka). Mi esperis ke la veterprognozistoj estus malpravaj, sed ne. Ili estis ĝustaj.
Multaj Komentoj
05.04.2007 § Komenti
Hodiaŭ mi vidis ke Roland skribis multajn komentojn sur miaj antaŭafiŝoj, ekde la komenco de mia blogo. Do, dankon, Roland, por viaj komentoj! Estas tro multaj por mi respondi, sed mi legis (kaj ĝuis) ĉiujn.
Mia domvendistino diris al mi ke la “domvendista malferma domo” estis bona, kaj mi havis multajn vizitantojn. Sed… ankoraŭ ne monproponoj. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi ankaŭ ne trovis domvendistajn kartojn kiam mi revenis hejme. Mia domvendistino volas fari alian malferman domon (por ĉiuj, ne ĵus por domvendistoj) je la 15a de aprilo. Dum la lasta malferma domo, ni ne konsciis ke ĝi estis dum “printempa ferio”, kaj tial ni ne havis multajn aĉetulojn vidi la domon. Sekva dimanĉo estos Pasko, tial ni ne havos ĝin ankaŭ tiam. Sed, la 15a eblos bona – nek ferio nek festotago.
La vetero estas nun kiel printempo. La ĉielo estas hela, kaj la suno estas varma kaj brila. Bedaŭrinde, je sabato eble pluvos. Sabato! Grrr. Sed, hodiaŭ kaj morgaŭ estas\os tre bela.
Ne Trovita
02.04.2007 § Komenti
Post laboro, kiel mi antaŭskribis, mi iris al Fry’s (granda vendejo de elektronikoj) trovi novan, pligrandan, komputilan ekranon. Sed, ili ne havis iun ajn kiun mi ŝatis. Do, mi kredas ke eble mi devus esti feliĉa kun la mia, kaj ne plu pentrovus alian.
Kiam mi revenis hejme, hodiaŭ, mi trovis kvar aŭ kvin aŭtojn en mia enveturejo. Aĉetuloj! Mi veturis ĉirkaŭ la domblokon (vere, multajn domblokojn), kaj kiam mi revenis ili estis ankoraŭ tie! Do, mi veturis ĉirkaŭ aliajn domblokojn, denove, kaj poste ili estis ankoraŭ tie! Finfine, post eble 15 aŭ 20 minutojn, ili foriris. Mi volas pensi ke ili prenis tiom da tempo ĉar ili estis vere interesita en la domo. Mi kredas ke se oni ne estas interesita, oni ne vidas por multa tempo.
Morgaŭ, mia domvendistino havos alian “malferman domon” ĉi tie, sed nur por aliaj domvendistoj. Mi estos ĉe mia laborejo dum la okazo, tial mi ne rimarkos ĝin.