Multaj Komentoj
05.04.2007 § Komenti
Hodiaŭ mi vidis ke Roland skribis multajn komentojn sur miaj antaŭafiŝoj, ekde la komenco de mia blogo. Do, dankon, Roland, por viaj komentoj! Estas tro multaj por mi respondi, sed mi legis (kaj ĝuis) ĉiujn.
Mia domvendistino diris al mi ke la “domvendista malferma domo” estis bona, kaj mi havis multajn vizitantojn. Sed… ankoraŭ ne monproponoj. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi ankaŭ ne trovis domvendistajn kartojn kiam mi revenis hejme. Mia domvendistino volas fari alian malferman domon (por ĉiuj, ne ĵus por domvendistoj) je la 15a de aprilo. Dum la lasta malferma domo, ni ne konsciis ke ĝi estis dum “printempa ferio”, kaj tial ni ne havis multajn aĉetulojn vidi la domon. Sekva dimanĉo estos Pasko, tial ni ne havos ĝin ankaŭ tiam. Sed, la 15a eblos bona – nek ferio nek festotago.
La vetero estas nun kiel printempo. La ĉielo estas hela, kaj la suno estas varma kaj brila. Bedaŭrinde, je sabato eble pluvos. Sabato! Grrr. Sed, hodiaŭ kaj morgaŭ estas\os tre bela.
Respondi