Teda Laboro
11.04.2007 § 1 komento
Unue, mi devas mencii ion pri mia vizito kun mia kolegia amiko kiun mi priskribis antaŭ du semajnoj. La vizito estis bona, kaj ni parolis pri multaj aferoj. Mi menciis ke mi lernis esperanton, kaj, kiel ŝerco, post mi revenis hejme, mi sendis lin la ligilo al mia blogo.
Mi ne aŭdis de li ĝis hodiaŭ, kiam mi ricevis retpoŝton de li en kiu li demandis de mi en kio lingvo estas mia blogo – li scivolis se ĝi estas la rumana? Plimalfrue, mi ricevis retpoŝton de li en kiu li finfine memoris ke ĝi estas esperanton. Mi klarigis ke mi ne anticipis ke li povus legi ĝin, kaj ke mi nur pensis ke li trovus la blogon amuza. Kvankam, se li volus lerni esperanton…
Mi estas tre enua ĉe mia laborejo. Ni finis la novan programon kiun ni verkis, sed ni ne povas doni ĝin al la uzuloj ĝis la 11a de majo. Do, ni havas nenion fari ĝis tiam! Ĉiu tago, mi iras tien, kaj ĵus sidas tie. Estas bona ke mi havas aliron al la interreto, aŭ mi estus tre, TRE enua! Sed, ĉar mi estas ĉe mia laborejo, mi ne povas ludi ludojn, aŭ faras iun ajn ne rilatita al mia laboro, tial mi devas trovi retaĵojn pri programado, softvaro, ktp. Ĉiukaze, ĉiu tago estas longa kaj malinteresa. Mi scias ke kiam ni finfine donos la programon al la uzuloj, ili trovos problemojn kiujn ili ne trovis dum la testado. Tiam ni estos malenua!
Saluton…
Laborloke, senfara… Promeni google-e…
Jen, la tago daŭras… Laboretis ĉimatene kaj nun.. Esploroj google-aj pri enuo laborloke, en la lingvo mia, kaj ankaŭ Esperante..
Hieraŭ.. Finfine, emo al hajkumado en nia lingvo.. Sed ne povas promeni Interrete se enestas ‘blog’ en la paĝonomo…
Jam de tri semajnoj, post kvarsemajna feriado, mi enuas.. Kaj jen.. Via paĝo.. Mi do esploru plu, aliru aliajn paĝojn, kaj … Trankvile, hejme, finsemajne mi iros al mia blogo.. Aldonos ligon al via paĝaro..
ĝis.. Mi vizitos vin plu, hejme.