Imus
14.04.2007 § 1 komento
La plejgranda novaĵo en Usono nuntempe estas… ne la milito en Irako… ne la aliaj malbonaj agadoj de la Buŝ administracio… eĉ neplu Anna Nicole Smith. Ne. La plejgranda novaĵo nuntempe en Usono estas Don Imus.
Don Imus estas, en angla, “shock jock” – radia persono kiu diras aĵojn, kiuj faras homojn surprizitajn kaj kolerajn. Antaŭ du semajnoj, li denove parolis tiel, sed ĉi-tempe li faris tro multajn homojn tro kolerajn. Kion li diris estis vere malbona – li uzis rasisman kaj seksisman nomon por virina korbopilka teamo. Kaj, ŝajne, ĉi tiu diraĵo “transiris la linion”.
Post 30 jaroj de radia laboro, li maldungiĝis.
Mi neniam aŭskultis al Imus, tial mi ne scias multan pri li. Mi ne ŝatas “shock jocks” kiel Howard Stern, Rush Limbaugh, aŭ Imus. Tamen, mi informiĝis ke kion li diris estis ne malnormala por li. Kvankam mi trovis kion li diris tre malbona, mi scivolas kiun devintus maldungita. Mi kredas ke li nur diris kion li estis pagita diri, kaj li estis pagita multan diri ĝin. Kiam oni estas pagita fari ion, tiam oni devus fari tion. Se tio estas malbona afero, tiam la kulpo ne estas kun la dungito, sed kun la dungintoj. Sed, ĉu maldungiĝos la dungintoj? Ha. Mi kredas ne.
La maldungo de Imus ne kuracis la malsanon, sed nur atakis la simptomon. Mi kredas ke ni ne devus pagi homojn diri rasismajn kaj seksismajn aferojn. Imus devintus neniam permesitan paroli kiel li faris (je la radio – en persona vivo oni povas diri ion ajn oni deziras), kaj se neniu pagus lin fari tiel, li ne farus.
Mi esperas ke la maldungo de Imus sendos mesaĝon al la aliaj “shock jocks”, sed mi ankoraŭ kredas ke la mesaĝo devus esti ricevita je la dungintoj ankaŭ. Ne pagu por rasismaj kaj seksismaj vortoj! Kiam oni pagas monon por malvaloraĵoj, tiam oni donas valoron al ili.
Mi esperas, ke en Usono oni ankau kontrolus homojn kiel Ann Coutler, Glen Beck kaj O’Reilley kiam ili diras stultajxojn pri mezorientanoj.