Domdifekto
26.04.2007 § 2 komentoj
Hieraŭ, kiam mi revenis hejmen de la oficejo, mi trovis tre malbonan aferon. Inter miaj remizaj pordoj (mi havas du), la ligno estis fendiĝita kaj splitiĝita! Mi rigardis la difekton pli atenteme, kaj trovis ke iu veturis ilian aŭton kontraŭ mia domo! La marko de ilia bufro estas facile videbla sur la ligno, kaj estas evidenta ke ili batis ĝin fortege.
Kompreneble, mi tuj parolis kun ambaŭ mia asekura kompanio kaj la polico. Mi ne scias precize kio okazis, sed mi kredas ke eble iu venis vidi la domon, kaj aŭtbatis mian domon kiam aŭ ili alvenis aŭ ili foriris – eble ili volis retroiri ilian aŭton el mia alirvojo, sed akcidente veturis antaŭen anstataŭe.
Hodiaŭ mi laboris hejme, por ke mi povis kunveni kun konstruentreprenisto kiun mia asekura kompanio provizis. La difekto estas grava. Ĉar mi havas asekuron, la kosto de la riparadoj estos por mi nur $500 (usonaj dolaroj), sed la riparistoj devos fari multajn multekostajn riparojn.
Ĉu la difektiguloj lasis al mi noton? Kion pensas vi? Kompreneble, ne. Mi kredas je karmo, kaj esperas ke karmo vizitos ilin baldaŭ, kaj juĝos ilin juste. Ili havas multan prirespondi.
Vi havas miajn kunsentojn. Tre malbona afero.
Dankon. La rekonstruado ekokazos sekva semajno. Mi esperas ke ĝi ne prenos tro multan tempon.