Finfine Eldonita
12.05.2007 § Komenti
Mi bedaŭras ke mi ne skribis ĉi tie por longeta tempo, sed nemulta okazis ĝis hieraŭ.
Hieraŭ, mia laboreja teamo finfine oficiale eldonis la novan programon kiun ni verkis dum sep monatoj. Ĉi-matene la uzuloj faris iliajn finajn testadojn, kaj ili estis sukcesplenaj. Je lundo, ĉiuj el la uzuloj oficiale uzos ĝin unuafoje.
La projekto estas tre, tre, sukcesa. La programo estas tre kompleksa, sed nia reverko havis preskaŭ ne problemojn. Kompreneble, sekva semajno ni ekscios la veron – kvankam la testado trovis nur kelkajn problemetojn (kiujn ni tuj riparis), tiam, kiam programo estas oficiale uzita, la veraj problemoj troviĝos.
Sed, nuntempe, mia teamo aperas tre lertan. Mi esperas ke sekva vendredo ni povos diri la saman!
Respondi