Post Unu Semajno
20.05.2007 § Komenti
Nu, mi diris en mia lasta afiŝo ke mi esperis ke mia laboreja teamo aperus ankoraŭ lertan unu semajno post la eldono de nia nova programo. Kaj… ni faras.
Kompreneble, la uzuloj trovis multajn problemetojn kiuj estis netrovitaj dum la testada periodo. Ni timis ke iu trovus ion gravan kaj malbonan, sed la trovitaj problemoj ne estis. Ni havas multaĵetojn ripari, sed plejparte la programo funkciis bone.
Hieraŭ mi havis la kvaran malferman domon, sed nur unu homo venis. Poste, mi denove malaltigis la prezon de mia domo je $5000 (usonaj dolaroj). Mi volegas vendi, sed ĝis nun neniu volas aĉeti. Do, mi devas malrapide malaltigi la prezon ĝis iu faras.
Respondi