Monpropono
23.05.2007 § Komenti
Hieraŭ, iu volis vidi mian domon (eble aĉeti ĝin) je 6:30 ptm, tial mi foriris je 6:25. Je 7:00 mi revenis, sed ili estis ankoraŭ tie. Do, mi iris al vendejo por mallonga tempo, kaj iris hejmen je 7:15. Sed, ili ankoraŭ estis tie. Mallongigi longan rakonton, ili fine foriris je 7:50.
Ĉi-matene, ili faris al mi monproponon (finfine). Sed, ĝi estis ridinda. La propono estis multe tro malalta. Tial, hodiaŭ mi kaj mia domvendistino kunsidis, kaj faris kontraŭproponon: la sama prezo por kiu mi demandis. Mi kredas ke ili neprenos la kontraŭproponon, sed mi ne zorgas – ilia propono estis stulta. Jes, mi volas vendi mian domon, sed mi ne volas simple fordoni ĝin. Mi jam malaltigis la prezon je $10.000. Mi povas atendi por plibona propono.
Respondi