Egaj Malfacilaĵoj Iam Vere Etas
28.05.2007 § Komenti
Verŝajne, mi ne povas vendi mian domon. Pro tio, mi malfeliĉas.
Sed…
Mi havas amikinon ĉe mia oficejo. Antaŭ kelkaj jaroj, ŝia kuzino aĉetis domon sur monto en Stevensono, Vaŝintona Ŝtato. Post tiam ili enloĝis, la montflanko ekdisfalis. La nova klifo venis pli kaj pli proksiman al la domo. Ili efektive transloĝis la domo fore, al loko tie, kie la spertuloj diris ke la tero estis solida. Ĝi ne estis. La montflanko daŭris sian disfaladon. Lasta semajno, la loka volontula fajrobrigado ekbruligis ĝin. La disfalado de la monto estas “Ago De Dio”, kaj la asekura kompanio pagos nenion al ili. Tuta malprofito.
Antaŭ kvar jaroj, alia kuzino de mia amikino malsaniĝis kun Amyotrophic Lateral Sclerosis (“Lou Gehrig’s Disease”). Nun ŝi estas tiom malsana ke ŝi povas komuniki nur je buŝantaj vortoj (silente). Ŝi estas edzita, kaj havas du dekkelkjarajn filinojn. Ĉi tiu semajnfino, ŝi kaj sia familio iris al la oregona marbordo por ilia “lasta familia ferio”. Oni povas imagi kiel amuza tiu ferio estis. En malfrua junio, ŝi forigos sian enspiratoron, kaj mortiĝos. Ŝi havas nur 40 jarojn.
Mi ne povas vendi mian domon*. Kaj? Tio estas problemo iu feliĉe interŝanĝus kun mi.
———
* Kvankam mi ankoraŭ daŭras peni.
Respondi