Pakado

24.06.2007 § Komenti

Nu, ĉi tiu estos la lasta semajno ke mi loĝos en mia aktuala domo. Je vendredo aŭ sabato, mi transloĝiĝos al mia nova domo en Tigardo (mi ne jam decidis precize kiam).

Ĉi tiu semajno estos tre okupata. Mi devos paki ĉiujn el miaj posedaĵoj. Feliĉe, la plejparto el miaj posedaĵoj estas ankoraŭ pakita de mia lasta transloĝiĝo. Sed, iom el miaj ĉambroj bezonas pli laboron. Miaj kuirejo kaj oficejo bezonos la plejan pakadon – miaj du aliaj dormĉambroj (unu el miaj tri dormĉambroj estas oficejo) kaj la loĝoĉambro enhavas meblojn, sed ne multajn aĵetojn. Tiuj ĉambroj facile pakiĝos. Mia oficejo, tamen, enhavas multajn librojn, kiujn mi devas paki malrapide. Ankaŭ, la kuirejo enhavas multajn aĵetojn, kiel pladojn kaj sekajn manĝaĵojn.

Mi feliĉas ke hodiaŭ pluvas. Hieraŭ, miaj alergioj estis tre malbonaj. Mi ternis dum la tuta tago, kaj mizeris. Hodiaŭ estas plibona, pro la pluvo, kiu purigas la aeron de poleno. La veterraporto, tamen, timigas min, ĉar ĝi diras ke sekva semajnfino ankaŭ pluvos. Mi ŝatas la pluvon, pro miaj alergioj, sed mi devos transloĝiĝi tiam! Mi ne volas transloĝiĝi en la pluvo. Nu… la veterprognozistoj ofte malpravas – en Oregono, la veteron malfacilas prognozi.

La Infanvivteno Estis Pagita

18.06.2007 § Komenti

Hodiaŭ mi trovis ke la infanvivteno de la aĉetanto de mia aktuala domo estis pagita, kaj la aĉetanto havas la ricevateston. Tial, mi povas halti ĉagrenadon – pri tio, ĉiukaze.

Mi havis la dominspektadon, kaj la dominspektisto diris ke la domo havas preskaŭ novan staton. Preskaŭ nenio misas kun ĝi, kaj pro tio mi feliĉas.

Morgaŭ mi devos iri al la banko kaj subskribos pliajn paperojn por la prunto. Kiam oni aĉetus domon, oni devus subskribi multajn paperojn – miaj fingroj preskaŭ doloras min! Kaj post morgaŭ mi ne estos finita. Pliaj paperoj atendos miajn dolorplenajn fingrojn!

La Stato De Domaferoj

15.06.2007 § 2 komentoj

Do, lasta mardo, mi kaj mia domvendistino denove iris kaj vidis pli domojn. Post vidanta ĉe preskaŭ 40 domoj (dum ambaŭ sabato kaj mardo), mi trovis unu kiun mi ŝatis. Kaj mi ŝategas ĝin. Ĝi estas “brunŝtono” (aŭ “vicdomo”), kaj ĝi altas kaj mallarĝas, kun kvar etaĝoj. Malantaŭ la domo estas nur granda kampo, kaj la domo malproksimas de okupataj stratoj kaj tre trankvilas.

Mi faris monproponon por la domo, kaj la vendanto akceptis ĝin. La domo neokupatas, tial mi vereble povos transloĝiĝi tien je la 30a.

Sed…

Eblas ke la aĉetanto de mia aktuala domo ne aĉeteblos mian domon, ĉar li eble ŝuldas monon ($15.000 usonaj dolaroj) al lia eksedzino, por infanvivteno. Ni aktuale ne scias se ĉi tiun veras aŭ ne. La infanvivteno ne montriĝis en lia kreditraporto, kaj la pruntkompanio ne sciis pri ĝi. Li ankaŭ loĝas kun sia filino – lia eksedzino ne havas ŝin (kvankam li eble havas pli infanojn kun aliaj virinoj). Eblas ke la cifero ne veras, aŭ li pagis la monon antaŭe, aŭ… Tiel, kiel mi skribis – ni ne nune scias.

Mi esperas ke la cifero ne veras, kaj li povos aĉeti mian domon, kaj mi povos aĉeti la novan domon. Denove, mi ŝategas la novan domon, kaj volas transloĝiĝi tien. Se mi povus, mi transloĝiĝus tien morgaŭ!

Domoj

09.06.2007 § Komenti

Tiel, kiel mi antaŭskribis, hodiaŭ mi iris kaj vidis multajn novajn domojn. Uf. Mi memoras ke la lasta tempo mi faris tiun (antaŭ kvar jaroj), mi sentis ke estis multaj tre malbonaj domoj venditaj. Kaj hodiaŭ… la samo.

Mi miras ke homoj vere penas vendi tiajn domojn. Tre malbelaj domoj, apud tre okupataj (kaj laŭtaj) stratoj. Mi trovis iom kiuj estis ne tro malbela/malbona, sed mi ne vere ŝatis iun ajn kiujn mi vidis. Sed! Mi devas trovi unu tre baldaŭ! Lunde, mi iros al mia oficejo, sed marde mi iros kaj vidos eĉ pli domojn. Mi devas elekti unu ĉi tiun semajnon.

Eble, la aĉetantoj de mia aktuala domo rifuzos mian kontraŭproponon. Mi esperas ke li ne faros, sed malgranda parto de mi esperas ke li faros. Mi timas ke mi eble ne povas trovi bonan domon dum la malgranda tempo kiun mi havas. Tiam, kion faros mi? Mi ne scias.

Nova Monpropono

09.06.2007 § Komenti

Hieraŭ, mi finfine ricevis okejan monproponon por mia domo. La propono ne tre bonis, sed mi eble povas fari akcepteblan kontraŭproponon.

La granda problemo kun tiu propono estas ke la aĉetanto volas por mi forlasi mian domon je la fino de ĉi tiu monato. Tri semajnoj de hodiaŭ! Gaa!

Tial, hodiaŭ mi kaj mia domvendistino iros kaj vidos novajn (plitrankvilajn) domojn. Mi ne havas multan tempon trovi novan loĝlokon. Mi esperas ke mi povas trovi unu hodiaŭ! Bonŝance, ĉar la dommerkato estas tiom malforta, estas ankaŭ multaj domoj elelekti.

Multaj Aferetoj

04.06.2007 § Komenti

Uf.  Mi ne skribis por tro longa tempo.

Nenio vere okazis, tamen.  Mia domo ankoraŭ ne estas vendita.  La programo ĉe mia laborejo ankoraŭ funkcias bone.  Kvankam la vetero, ĉi tie en Oregono, varmiĝis lasta semajno (preskaŭ kiel somero), hodiaŭ estas nuba kaj eble pluvos plimalfrue.

Mi ŝanĝis la bildon ĉi tie, sur mia retpaĝo.  Mi ŝatis la bildon de la usona kapitolo, sed ĝi ne vere reprezentis mian sencon pri Usono kaj pri mia blogo (eĉ se la bildo de la kapitolo eble estis konvena por blogo nomita “Usono”).  Ĉi tiu blogo ne estas politika, kvankam mi kredas ke estonte (kiel la sekvajara elekto komencos) ĝi eble plifariĝos tiele.  Ĉiukaze, la antaŭbildo eble faras iun kredi ke mi plejparte volas skribi pri politikaj aferoj, kaj ke la blogo estas politika mem.  Ne.  Ĝi estas nur pri mia teda vivo.  Mi sentas ke la nova bildo plitransdonas mian sencon pri Usono.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Junio, 2007 at Usono.