Multaj Aferetoj
04.06.2007 § Komenti
Uf. Mi ne skribis por tro longa tempo.
Nenio vere okazis, tamen. Mia domo ankoraŭ ne estas vendita. La programo ĉe mia laborejo ankoraŭ funkcias bone. Kvankam la vetero, ĉi tie en Oregono, varmiĝis lasta semajno (preskaŭ kiel somero), hodiaŭ estas nuba kaj eble pluvos plimalfrue.
Mi ŝanĝis la bildon ĉi tie, sur mia retpaĝo. Mi ŝatis la bildon de la usona kapitolo, sed ĝi ne vere reprezentis mian sencon pri Usono kaj pri mia blogo (eĉ se la bildo de la kapitolo eble estis konvena por blogo nomita “Usono”). Ĉi tiu blogo ne estas politika, kvankam mi kredas ke estonte (kiel la sekvajara elekto komencos) ĝi eble plifariĝos tiele. Ĉiukaze, la antaŭbildo eble faras iun kredi ke mi plejparte volas skribi pri politikaj aferoj, kaj ke la blogo estas politika mem. Ne. Ĝi estas nur pri mia teda vivo. Mi sentas ke la nova bildo plitransdonas mian sencon pri Usono.
Respondi