La Stato De Domaferoj
15.06.2007 § 2 komentoj
Do, lasta mardo, mi kaj mia domvendistino denove iris kaj vidis pli domojn. Post vidanta ĉe preskaŭ 40 domoj (dum ambaŭ sabato kaj mardo), mi trovis unu kiun mi ŝatis. Kaj mi ŝategas ĝin. Ĝi estas “brunŝtono” (aŭ “vicdomo”), kaj ĝi altas kaj mallarĝas, kun kvar etaĝoj. Malantaŭ la domo estas nur granda kampo, kaj la domo malproksimas de okupataj stratoj kaj tre trankvilas.
Mi faris monproponon por la domo, kaj la vendanto akceptis ĝin. La domo neokupatas, tial mi vereble povos transloĝiĝi tien je la 30a.
Sed…
Eblas ke la aĉetanto de mia aktuala domo ne aĉeteblos mian domon, ĉar li eble ŝuldas monon ($15.000 usonaj dolaroj) al lia eksedzino, por infanvivteno. Ni aktuale ne scias se ĉi tiun veras aŭ ne. La infanvivteno ne montriĝis en lia kreditraporto, kaj la pruntkompanio ne sciis pri ĝi. Li ankaŭ loĝas kun sia filino – lia eksedzino ne havas ŝin (kvankam li eble havas pli infanojn kun aliaj virinoj). Eblas ke la cifero ne veras, aŭ li pagis la monon antaŭe, aŭ… Tiel, kiel mi skribis – ni ne nune scias.
Mi esperas ke la cifero ne veras, kaj li povos aĉeti mian domon, kaj mi povos aĉeti la novan domon. Denove, mi ŝategas la novan domon, kaj volas transloĝiĝi tien. Se mi povus, mi transloĝiĝus tien morgaŭ!
kvar etaĝoj !
plus la teretaĝon, aŭ ĉu vi enkalkulas ĝin? Eĉ se tiel, tio estas tri etaĝoj super la teretaĝo. Estas granda domo? ĉu vi ne timas gripi tro da ŝtuparoj la tutan tagon?
Ĉiaokaze, al mi plaĉus vidi foton kia ĝi estas.
Unu el la etaĝoj estas nur la eniro. Vere, la domo havas tri verajn etaĝojn, kaj ankaŭ la eniro, kiu estas eta.
1: La aŭtomobilejo.
2: La eniro.
3: La loĝoĉambro, kuirejo, kaj manĝoĉambro.
4: Du dormĉambroj kaj banĉambroj.
La domo ne estas granda de usonaj standardoj. 1580 kvadrataj futoj.