Usono, Usoko… Ne La Samo
16.07.2007 § 2 komentoj
Ho, mi finfine malkovris la kialon ke 542 legantoj venis al mia taglibro je junio 28a. Ne estas ĉar mia taglibro subite estis malkovriĝita de la esperanta mondo. Ne.
La kialo estas pro japana taglibromesaĝo, en kiu la verkisto faris eraron. Li volis afiŝi ligilon al usoko.net, kaj anstataŭe skribis usono.net. Tial, ĉiuj kiuj klakis sur la ligilo en lia taglibro venis al mia taglibro. Mi imagas ke ili estis tre surprizita trovi mian taglibron anstataŭ la paĝo kiun ili volis trovi.
Do, bonvenon al miaj japanaj amikoj! Mi kredas ke plejparte ili ne povas legi ĉi tiun, sed mi sentas ke mi devus ankoraŭ diri ĝin. 🙂 Eĉ hodiaŭ, mi trovas ke kelkaj legantoj ankoraŭ venis de tiu ligilo. Mi esperis ke mia taglibro famiĝis, sed verdire, neveras. 😉
Tro Varme Por Mi
14.07.2007 § Komenti
Aktuale, la vetero estas tre varma por mi, ĉi tie en Oregono. Kutime, mi ŝatas varmveteron, sed nun, en mia nova domo, mi ne ŝatas ĝin tiel, kiel antaŭe. Miaj lastaj du domoj posedis klimatizilojn, sed mia nova domo ne faras. Do, mi devas malfermadi miajn fenestrojn, la tuta tempo (escepte tiam, kompreneble, kiam pluvas).
Miaj lastaj du domoj ankaŭ havis multajn arbojn ĉirkaŭ ili, sed mia nova domo ankaŭ ne faras. Do, mia lasta domo estis ofte en ombro. Mia nova domo havas nur kelkajn malgrandajn arbojn proksimaj al ĝi, kaj tial ricevas multan sunlumon. Mi kutime ŝatas sunlumon (kaj mi ĉiam sentis ke mia lasta domo estis tro malvarma), sed mi ŝatus eble iometan ombron ĉi tie! 🙂
Do, mi kredas ke mi havos longan varman someron. Sed, mi ankaŭ kredas ke mi bonvenigos la sunlumon en vintro. Kvazaŭ estas iometaĵoj kiujn mi ne ŝatas pri mia nova domo, plejparte mi ŝategas ĝin. Precipe, la trankvileco.
Mi Finfine Reretis
08.07.2007 § 1 komento
Nu, mi finis la transloĝiĝon je la 29a de junio, sed mi ne reretis ĝis hieraŭ. Lasta semajno mi malpakis iom da miaj posedaĵoj, sed mi ankoraŭ havas multajn malpaki. Mi kredas ke la malpakado prenos multajn semajnojn (aŭ eĉ monatojn).
La nova domo estas tre trankvila! Mi volis trankvilan domon, kaj nun mi havas tiele. Mi dormis bone kaj longe ĉiu-nokte ekde mi venis ĉi tien. Kompreneble, mi ankaŭ estis tre laca pro la transloĝiĝo, lasta semajnfino, sed la kvieto tamen estis/as mirinda eĉ nun.
Tiel, kiel mi antaŭdiris, mi reretis nur hieraŭ (kaj tiu estas tial, kial mia lasta afiŝo estis je la 24a de junio – post mia transloĝiĝo, mi ne povis afiŝi novajn mesaĝojn). Mi ne jam trovis mian CEED, kaj mi bezonas ĝin iome tiam, kiam mi skribas esperante. Mi devos pluserĉi por ĝi.
Mi ankaŭ volas diri dankon al ĉiuj de miaj legantoj. Je la 28a, mia blogo havis 542 legantojn! Dum unu tago! Plejparte mi havas inter 30 kaj 50 legantoj ĉiutage, kaj tial 542 tre bonis. Mi bedaŭras ke mi ne povis afiŝi pliofte inter tiam kaj nun. Sed, nun mi revenis al la reto, la transloĝiĝo estas fina, kaj mi povos afiŝi pliofte pri novaj aĵoj. Kie estas mia CEED…?